Petr Ginz

ĉeĥa esperantisto
(Alidirektita el Petro Ginz)

Petr GINZ (naskiĝis la 1-an de februaro 1928, mortis la 28-an de septembro 1944 en Aŭŝvico) estis ĉeĥa knabo de juda deveno, filo de la geesperantistoj Ota Ginz kaj Marie Ginzová.

Petr Ginz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1928 (1928-02-01)
en Prago
Morto 28-an de septembro 1944 (1944-09-28) (16-jaraĝa)
en Aŭŝvico
Mortokialo asfiksio
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Loĝloko Praha II
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Memorigilo Petr Ginz
Familio
Patro Ota Ginz
Patrino Marie Ginzová
Frat(in)o Chava‏ Pressburger
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

Biografio redakti

Vivo redakti

Peter Ginz naskiĝis en la familio de Otto Ginz, judo kiu laboris kiel direktisto en la eksporta fako de kompanio de la teksa industrio. Otto Ginz estis pasia esperantisto kaj ekkonis en esperanto-kongreso Marie Dolanská. Ili havis du gefilojn, Petr Ginz kaj Eva Ginzova (kiu naskiĝas en 1930; ŝi poste ŝanĝos sian nomon al Chava Pressburger).

Terezin kaj Aŭŝvico redakti

La vivo de la familio Ginz ŝanĝiĝis en la komenco de la Dua Mondmilito. La germanaj rasaj leĝoj petis ke la infanoj kiuj devenas de interetnaj geedziĝoj estu deportataj en koncentrejojn post la dekkvarjariĝo. En 1942 Petr devis disiĝi de lia patrino (kiu ne estis juda) kaj de sia fratino (kiu aĝis malpli ol dekkvar jarojn) kaj li estis deportata kun lia patro en la koncentrejo de Terezin. Lia fratino Eva sekvis ilin post du jaroj.

En la koncentrejo, Petr estis tre aktiva kaj fondis redaktistaron kadre de kia li verkis la semajnan revuon "Vedem" ("Ni gvidas, ni venkas"), kiu aperadis dum du jaroj, Ĝi aperis ĉiuvendrede kaj estis manskribata kaj ornamigata per liaj desegnaĵoj. Kiam Eva Ginzova eniris Terezinon, ŝi estis surprizata vidi ke ŝia frato estas tre respektata kaj admirata de la aliaj infanoj.

La 28-an de septembro 1944 Peter Ginz estis deportata en unu el la lastaj transportoj el Terezin al Aŭŝvico kaj gasmortigata tuj post la alveno. 

Petr Ginz kaj Esperanto redakti

Petr mem estis denaska esperantisto. En la geto Terezín li komencis verki laŭmemore Esperanto-ĉeĥan vortaron[1].

Pri Petr Ginz aperis granda artikolo en Israela Esperantisto, n-ro 141 Arkivigite je 2006-10-20 per la retarkivo Wayback Machine, Decembro 2004[1]. Ankaŭ en Esperanto-Brno aperis teksto rilate al prelego pri li (vidu sube).

Lia fratino Chava Presburger, kiu ankaŭ scipovis Esperanton, eldonigis en 2005 la intiman taglibron de ŝia frato kiun oni retrovis sub la ĉeĥa titolo Deník mého bratra kaj poste tradukita en Esperanto sub la titolo Taglibro de mia frato. Aperis tradukoj, i.a. en la angla, franca kaj nederlanda. [2]

Rakonto de Vlastimil Novobilský pri la patro redakti

Vlastimil Novobilský en sia artikolo Ota Ginz. Esperantisto en Ĉeĥoslovakio dekomence publikigis koncizan biografion pri Ota Ginz, patro de Petro Ginz, mortinta en la koncentrejo Terezín, kiu tutmonde famiĝis kiam la kosmonaŭto Ilan Ramon portis desegnon lian en la raketoplano Columbia februare 2003, kiu siavice eksplodis. La kerno de la kontribuo estas intervjuo respondita de Ota Ginz en 1973. En ĝi Ginz parolas pri siaj unuaj rilatoj kun Esperanto, la sukceso de gazetara servo el Prago, kiu havigis sekvan sukceson de kursoj kaj aliaj agadoj, kaj de asociaj oficejo kaj librovendejo, siaj tradukoj al kaj el Esperanto, sia posta agado el Israelo ktp. Fine li respondis al tri specifaj demandoj pri eternaj komencantoj, Esperanto-libroj kaj siaj interesaj travivaĵoj.[3]

Petr Ginz kaj Arto redakti

 
La tero vidita de la luno

Lia desegnaĵo de la Tero vidata de sur la Luno, kiun li desegnis en Prago, fariĝis internacia simbolo de Holokaŭsto. Kopion de la desegnaĵo kunprenis la israela astronaŭto Ilan Ramon al la spacnavedo Columbia, por ke la simbolo de holokaŭsto kaj de revo pri la kosmo efektive flugu en la kosmon, sed la surteriĝo de la spacnavedo estis tragedia, ĉiuj pereis. La originalo estas prezentita en Jad Vaŝem.

Komence de 2005 la Ĉeĥa Poŝto eldonis poŝtan memorfolieton kun la fama bildo, kaj oni donis la nomon de Petr Ginz ankaŭ al unu el la asteroidoj.

Verkaro redakti

 
Věra kaj Vlastimil Novobilský laŭtlegas la Esperantan tradukon de la taglibro de Petr Ginz.

Petr estis tre talenta knabo, kiu revis pri vojaĝoj sur maroj kaj en kosmo. Li ĉefe amis verkojn de Jules Verne kaj inspiriĝis el la stilo de lia verkaro. Li verkis poemojn, novelojn kaj entute ok romanojn[4] inter ili El Prago al Ĉinio, La sorĉisto de la Atlasa Montaro, Vojaĝo al la centro de la Tero, Ĉirkaŭ la Tero en unu sekundo kaj Vizito el prahistorio. El tiuj romanoj nur la lasta konserviĝis. Temas alegorie pri la kreskado de la naziismo kaj ĝia krepusko. Návštěva z pravěku (Vizito el prahistorio) eldonis Societo Franz Kafka - romano de la 13-jara Petro inspirita de Jules Verne.

Li ankaŭ postlasis multajn desegnaĵojn, leterojn al la gepatroj kaj taglibron. Pri la familio Ginz ekzistas fotoj ankaŭ en la Juda Muzeo en Prago. En 1956 liaj desegnaĵoj kaj rakantoj estis donacitaj al Jad Vaŝem (angle Yad Vashem), la muzeo pri la Holokaŭsto en Jerusalemo, kaj tie ricevis specialan lokon[4].

Eksteraj ligiloj redakti

 
Ota Ginz. Esperantisto en Ĉeĥoslovakio
 
Prelego pri Petro Ginz en Brno

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Vlastimil Novobilsky, Ota Ginz, Esperantisto en Ĉeĥoslovakio, 491-497 Israela Esperantisto
  2. El la ĉeĥa tradukis Vlastimil Novobilský kaj Věra Novobilská, eldonis KAVA-PECH 2005, 135 p. plus trideko da bildoj kaj ilustraĵoj.
  3. Vlastimil Novobilský, Ota Ginz. Esperantisto en Ĉeĥoslovakio, La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 491-497.
  4. 4,0 4,1 (nederlanda) Jarenlang onopgemerkt dagboek brengt pakkend verhaal (Taglibro dum jaroj nerimarkita alportas tuŝan rakonton), Joods Actueel, 28-a novembro 2010