Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ken MINER (1936) estas usona esperantisto.

Li doktoriĝis en la Universitato de Indiano en 1975, instruis lingvistikon en la Universitato de Viskonsino/Milwaukee en 1973-1976, poste iĝis profesoro en la Universitato de Kansaso (1977-79) kaj specialiĝis en indiĝenaj lingvoj de Nordameriko, fonologio kaj pragmatiko.[1]

Esperanto redakti

Li esperantistiĝis 14-jaraĝa (1950).[2] Li ĉiam konservis dedistancan rigardon al la movado, sed tamen aktivis iomete en Novjorko.

Li estas regula kunlaboranto de Libera Folio, Beletra Almanako[3], Lingva Kritiko kaj aliaj Esperanto-gazetoj ĉu paperaj ĉu retaj. Li administras lingvistikan retejon nome Lingvistika Retejo de Ken Miner.

"En sia artikolo La neebleco de priesperanta lingvoscienco Ken Miner argumentas ke ĉar Esperanto ne havas indiĝenajn parolantojn, kiuj povus servi kiel fidinda datumfonto pri la gramatikeco kaj signifo de Esperantlingvaj frazoj, ne eblas priskriba lingvoscienco pri Esperanto."[4][5]

Verkoj redakti

  • Ken Miner, La neebleco de priesperanta lingvoscienco. En La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3).
  • Ken Miner, Limigoj al Esperanta elizio (laste reviziita la 3-an de majo 2003)

Ekstera ligilo redakti

Retejo de Ken Miller al terminologiaj kolektoj en Esperanto

Referencoj redakti

  1. La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3).
  2. Miner, Ken, Esperanto: some observations of a speaker-linguist. History and Philosophy of the Language Sciences, 2015, alirite la 4-an de septembro 2016.
  3. Ekzemple en Beletra Almanako n-ro 6.
  4. Markos Kramer, Ĉu tamen eblas pri-Esperanta lingvoscienco? ... aŭ kiel difini kiuj estas la kompetentaj parolantoj kiuj determinas la lingvan regularon?, alirite la 4-an de septembro 2016.
  5. (eo) Markos Kramer, Ĉu tamen eblas pri-Esperanta lingvoscienco? … aŭ Kiel difi ni kiuj estas la kompetentaj parolantoj kiuj determinas la lingvan regularon?, en: Esperantologio/Esperanto Studies, Nova serio - new series 1 (9), 2021, Mondial - CED, ISBN 9781595694096 - ISSN 1311-3496