Büsum (platgermane Büsen) estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Dithmarschen de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 4970 loĝantojn.

Büsum
Blazono
Büsum (Germanio)
Büsum (Germanio)
DEC

Map

coastal spa • neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Dithmarschen
Komunumaro Amt KLG Büsum
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 04834
Poŝtkodo 25757–25761
Aŭtomobila kodo HEI
Oficiala Municipokodo 01051013
LOCODE DE BUM
Politiko
Komunumestro Volker Johann
Adreso de la administrejo Kaiser Wilhelm-Platz
25761 Büsum
Demografio
Loĝantaro 4970 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 8′ N, 8° 51′ O (mapo)54.1333333333338.85Koordinatoj: 54° 8′ N, 8° 51′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 2 m
Areo 8,27 km²
Oficiala retejo http://www.amt-buesum-wesselburen.de/index.php?menuid=27
vdr

Rilatoj al Esperanto redakti

La regione faman "fiŝsupon de Büsum" gustumis ankaŭ la partoprenintoj de la Internaciaj Seminarioj de GEJ en Neumünster, en distanco de 80 kilometroj de la komunumo. Kvankam en la loka haveno vendiĝas multaj specoj de freŝe kaptitaj fiŝoj el la Norda Maro, kulinare la komunumo aparte konatas pro siaj freŝkaptitaj nordmaraj salikotetoj. Ili ne nur serviĝas sole aŭ en salatoj, sed ankaŭ aldonas apartan econ al fiŝaj pladoj. Plej tipa plado de la komunumo estas fritita soleo, kovrita per salikoketoj.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la lokaj lumturo kaj muzea haveno
 
feriantoj borde de la Norda Maro, en la regione tipaj korboseĝoj protektataj kontraŭ vento