Neumünster

Neumünster estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Fine de junio 2006 la urbo havis 78.137 loĝantojn.

Neumünster
Blazono

Map

Flago
Mapo
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 04321
Poŝtkodo 24534 - 24539
Aŭtomobila kodo NMS
Oficiala Municipokodo 01004000
NUTS DEF04
Subdivido 9 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Hartmut Unterlehberg
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Großflecken 59
24534 Neumünster
Demografio
Loĝantaro 79496 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 4′ N, 9° 59′ O (mapo)54.0713888888899.99Koordinatoj: 54° 4′ N, 9° 59′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 22 m
Areo 71,57 km²
Oficiala retejo http://www.neumuenster.de
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

SituoRedakti

La urbo situas en la centro de la federacia lando, je sama distanco de la Norda kaj Balta Maroj. La urbon ĉirkaŭas la distriktoj Rendsburg-Eckernförde okcidente kaj norde, Plön oriente kaj Segeberg sude.

Esperanto en NeumünsterRedakti

En la urbo dufoje okazis la Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo, organizita de GEJ: Unuafoje inter la 27-a de decembro 1989 kaj la 3-a de januaro 1990, kiam la 33-a Internacia Seminario pritraktis la temon "Sovetunio", kun pluraj partoprenantoj ekzemple el la junularaj Esperanto-movadoj de la ŝtatoj de Baltio, kiuj raportis pri la enlandaj civitanaj movadoj pri sendependiĝo de Sovetunio, kaj duafoje inter la 27-a de decembro 1993 kaj la 3-a de januaro 1994, kiam la 37-a Internacia Seminario pritraktis la pli ĝeneralan temon "rilatoj inter ŝtatoj", kun la fokuso pri interŝtataj unuiĝoj, kiel la Eŭropa Unio kun la novaj demokratiaj ŝtatoj de meza kaj orienta Eŭropo petantaj aliĝon, la Nordia kunlaboro, la AKP-ŝtatoj ktp.

 
preĝejo Vicelin

VidindaĵojRedakti

Partneraj urbojRedakti

 
urbodomo
 
vilaĝa golfeto en la lago de Einfeld