Tervuren
Tervuren (nederlande, proksimuma prononco [TERvy:r'n]) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Flandra Brabanto kiu ĉirkaŭas la Bruselan Ĉefurban Regionon. Komence de januaro 2016 la municipo havis 21 572 loĝantojn. Ĝi apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Loveno.
Tervuren | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo | |||||
municipo en Belgio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Belgio | ||||
Provinco | Flandra Brabanto | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 3080 | ||||
Kodo laŭ NIS | 24104 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 21 572 (januaro 2016) | ||||
Loĝdenso | 625 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 49′ N, 4° 30′ O (mapo)50.8166666666674.5Koordinatoj: 50° 49′ N, 4° 30′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 32,92 km² (3 292 ha) | ||||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tervuren [+] | |||||
Ekde 1977 la municipoj Duisburg, Moorsel kaj Vossem apartenas al Tervuren, la ĉefa municipo.
La loĝloko aparte konatas pro la reĝa muzeo de centra Afriko en palaco ĉirkaŭata de impona parko. Ĝi longe estis relative nekritika dokumentejo de la koloniigo de Kongo fare de Belgio, sed en la unua duono de la 2010-aj jaroj komplete novstrukturiĝis cele al pli moderna, diferenciga kaj kritikema pritrakto de la temo.
Esperanto-movado
redaktiEn 1939 la 2-a Internacia Junulara Kongreso okazis en Tervuren.
Dum jardekoj ĝis la jaro 2016 loĝis tie grava germana esperantisto Michael Cwik - oficisto de la Eŭropa Komisiono en Bruselo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la municipo (nederlande)
- Reĝa muzeo pri Mez-Afriko (nederlande, angle, france)
Aarschot | Affligem | Asse | Beersel | Begijnendijk | Bekkevoort | Bertem | Bever | Bierbeek | Boortmeerbeek | Boutersem | Diest | Dilbeek | Drogenbos | Galmaarden | Geetbets | Glabbeek | Gooik | Grimbergen | Haacht | Halle | Herent | Herne | Hoegaarden | Hoeilaart | Holsbeek | Huldenberg | Kampenhout | Kapelle-op-den-Bos | Keerbergen | Kortenaken | Kortenberg | Kraainem | Landen | Lennik | Loveno | Liedekerke | Linkebeek | Linter | Londerzeel | Lubbeek | Machelen | Meise | Merchtem | Opwijk | Oud-Heverlee | Overijse | Pepingen | Roosdaal | Rotselaar | Scherpenheuvel-Zichem | Sint-Genesius-Rode | Sint-Pieters-Leeuw | Steenokkerzeel | Ternat | Tervuren | Tielt-Winge | Tienen | Tremelo | Vilvoorde | Wemmel | Wezembeek-Oppem | Zaventem | Zemst | Zoutleeuw | |
Belgio | Provincoj |