IJK 1939

2-a Internacia Junular-Kunveno (IJK) de TEJO

La 2-a Internacia Junular-Kunveno de Tutmonda Junular-Organizo (aranĝo poste konata kiel 2-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO) okazis de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 1939 en Tervuren. Nur TJO-membroj rajtis partopreni.[1] Ĉeestis 350 esperantistoj, inter ili 60 plenkreskuloj.[2] Oni organizis aŭtobusajn karavanojn de Nederlando kaj Anglio al Tervuren. Ĉiuj partoprenantoj el Nederlando kaj Belgio devis kunporti sakon por pajlo kun kusenkovrilo. Kaj: "Neniu rajtas paroli inter la deka vespere kaj la sepa matene, por ke ĉiu bone ripozu."[3] Oni faris 45-minutan filmon pri la kunveno.[4]

IJK 1939
Loko Tervuren,  Belgio
Ekde 7-a de aŭgusto 1939
Ĝis 14-a de aŭgusto 1939
← Antaŭa Sekva →
vdr

Por 1940 oni akceptis proponon okazigi IJK-on en Bulonjo-ĉe-Maro. Ĝi tamen pro la Dua Mondmilito ne okazis; la 3-a IJK okazis nur en 1947 en Ipswich, Anglio.

Programo redakti

Okazis dum la 2-a IJK la jenaj programeroj:[2]

  • Lundon: Interkona vespero kun komuna kantado kaj bonvenigaj vortoj de la prezidanto de TJO, Pieter Krijt, kaj la ĉeforganizanto de la IJK, H. Rainson.
  • Mardon: Vizito de muzeo pri Kongo en Tervuren, promenado, naĝado kaj ludado. Vespere inaŭguro de nova TJO-flago, prezentado de frisa danco kaj de teatraĵeto.
  • Merkredon: Piedira ekskurso al Bruselo. Vespere teatraĵetoj.
  • Ĵaŭdon: Filmado, ĉeesto de gazetaj fotistoj kaj raportistoj. Vespere filmo pri IJK 1938 kaj teatraĵeto.
  • Vendredon: Aŭtobusa ekskurso al Namur, Dinant, Hastières, Philippeville kaj Charleroi.
  • Sabaton: Laborkunsido de TJO. Festvespero kun teatraĵoj, kantado, dancado kaj deklamado; parton de ĝi disaŭdigis radiostacio de Bruselo.
  • Dimanĉon: Adiaŭa vespero kun ripetado de la plej brilaj prezentaĵoj.

Teatraĵoj redakti

Interalie:

  • La Beliga Salono, teatraĵeto en unu akto, prezentita de la kimraj infanoj.[5]
  • La Najtingalo, teatraĵeto en du aktoj, laŭ fabelo de Hans Christian Andersen.[6]

Fontoj redakti

  1. Internacia junularkunveno, en: La Juna Vivo, junio 1939 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, paĝoj 173 kaj 174.
  2. 2,0 2,1 La Juna Vivo, oktobro/novembro 1939 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 58.
  3. Internacia junularkunveno, en: La Juna Vivo, julio 1939 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 11.
  4. La Juna Vivo, aŭgusto/septembro 1939 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 34.
  5. La Juna Vivo, decembro 1939 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, paĝoj 74–77.
  6. La Juna Vivo, aŭgusto/septembro 1939 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, paĝoj 17–24.