Krome Herent ankaŭ estas la nomo pri parto de la municipo Neerpelt en la provinco Limburgo de Belgio.

Herent (nederlande, proksimuma prononco [HE:r'nt]) estas municipo en Belgio en la nederlandlingva provinco Flandra Brabanto kiu ĉirkaŭas la Bruselan Ĉefurban Regionon. Ĝi situas en la regiono de la rivero Dijle (Dijleland). Komence de januaro 2016 la municipo havis 21 213 loĝantojn. Ĝi apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Loveno.

Herent
municipo
la urbodomo
la urbodomo
la urbodomo
municipo en Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Flandra Brabanto
Poŝtkodo 3020
Kodo laŭ NIS 24038
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 213  (januaro 2016)
Loĝdenso 583 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 54′ N, 4° 40′ O (mapo)50.90814.6706Koordinatoj: 50° 54′ N, 4° 40′ O (mapo) [+]
Alto 27 m [+]
Areo 32,73 km² (3 273 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Herent (Belgio)
Herent (Belgio)
DEC
Herent
Herent
Situo de Herent en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Herent [+]
vdr

Ekde 1977 la municipoj Veltem-Beisem, Delle kaj Winksele apartenas al Herent, la ĉefa municipo.

Historio redakti

Herent certe ekestis antaŭ la 9-a jarcento, kiam la paroĥoj estis dividitaj. Herent en la 13a jarcento jam havis proprajn skabenojn kaj propran sigelon.

La intendanto de Herent funkciis kiel juĝisto kaj policano. Li ankaŭ respondecis pri la vilaĝoj Veltem, Winksele, Tildonk, Korbeek-Dijle kaj Neerijse. La estrarkunsidoj okazis en trinkejo. La arkivoj estis konservitaj en du kofroj en la turo de la vilaĝcentro.

Administre Herent dependis de la Duklando Brabanto. La sinjorfamilioj kiuj tie per aĉetado aŭ heredado ricevis la povon, neniam longe regis.

En 1658 la hispana reĝo Filipo la kvara de Hispanio donacis la municipon kiel baronlando al René van Mol. Siavice la baronoj van Spangen heredis Herent'on. En 1687 la reĝo Karlo la 2-a de Hispanio donis al ili la rajton ligi la nomon "van Spangen" al la nomo de la loko. Tio restis tiel ĝis la Franca Revolucio en 1789.

La loĝantoj ofte suferis sub la tumultemon de la militistaj bandoj. Kiam la urbo Loveno estis atakata, la atakoj plej ofte okazis el Herent. La militaj operacioj estis paciligitaj de la oportuna tereno.

La monaĥejo de Bethlehem kun siaj grandaj salonoj estis bonega restadejo por la militista stabo de la atakantoj. La trupoj restadis inter la Roeselberg kaj la vilaĝo. Tiel okazis ĉe la militiroj de Maarten van Rossum en 1543, de Vilhelmo la Silentulo en 1572, de la duko de Alençon en 1582, de Richelieu kaj la Princo de Oranje en 1635 kaj de la francaj trupoj en 1694.

Nur ekde 1713 la ĉirkaŭaĵo konis relativan trankvilon, dank'al la Traktato de Utrecht. Dum la ribelo de 1830-1831 estis bataleto sur la Roeselberg. Dum la Dektaga Militiro la nederlanda dua divizio gvidata de Karel Bernhard de Saxen-Weimar okupis la Ijzerenberg kaj la ŝoseon al Bruselo por tiel fermi la zonon ĉirkaŭ Loveno en la direkton de Bruselo.

Ĝis 1860 la loĝantaro de Herent konsistis preskaŭ ekskluzive el terkulturistoj. En la dua duono de la 19a jarcento la komunumo pli industriiĝis. Ankaŭ homoj iris labori ekster la komunumon kaj pendolvojaĝi al Bruselo, Loveno kaj Zaventem.

En la 1-a de januaro 1977 la (part)municipoj Veltem-Beisem, Winksele kaj Herent kune iĝis la (fuziita) municipo Herent. Wijgmaal, ĝis tiam parto de Herent, transiris al Loveno. Kelfs (inter Wijgmaal kaj Haacht) transiris al Haacht. En pli frua plano rilate ĉi tiun fuzion ankaŭ Herent estus aldonita al la urbo Loveno. Pri tiu plano oni poste rezignis.

Geografio redakti

Kernoj redakti

Pli ol la duono de la loĝantoj loĝas en la ĉefa municipo Herent. La partmunicipoj Winksele kaj Veltem-Beisem enhavas po preskaŭ kvaronon de la loĝantoj.

# Nomo Surfaco Loĝantaro (31/12/2005)
I Herent   10.519
II Winksele   4.236
III Veltem-Beisem   4.371

Demografio redakti

Demografia evoluo redakti

  • 1800 : 1315
  • 1900 : 5234
  • 1976 : 11.359
  • 2006 : 19.218

Demografia evoluo de la fuziita municipo redakti

Ĉiuj historiaj donitaĵoj rilatas al la nuna muniicpo, inkluzive de la partmunicipoj, kiel ĝi ekestis per la fuzio en la 1-a de januaro 1977.

  • Fontoj:NIS, Rim:1806 ĝis 1981=popolnombradoj; 1990 kaj poste= loĝantaro en la 1-a de januaro

Moveco redakti

Herent havas du fervojajn staciojn ĉe la linio Bruselo-Lieĝo (linio 36), nome la stacidomon de Herent kaj tiun de Veltem. La stacidomo de Beisem depost 1984 ne plu funkcias.

Politiko redakti

Urbestroj redakti

Depost la fuzio la urbestroj estis la jenaj:

  • 1977 - 1982 : Leopold Smout (CVP, nun CD&V)
  • 1983 - 1988 : Maurice Hensmans (SP, nun sp.a)
  • 1989 - 1994 : Leopold Smout (CVP, nun CD&V)
  • 1995 - 2012 : Willy Kuijpers (Volksunie, "popola unio", post ties malfondo en 2001 membro de WIJ-grupo)
  • 2013 - nun : Marleen Schouteden (Nov-Flandra Alianco, N-VA)

Nuna koalicio redakti

Ekde la jaro 2013, la urbestrino estas Marleen Schouteden (N-VA). Ŝi gvidas koalicioj konsistantan el la partioj N-VA (flandrema), sp.a (socialista) kaj CD&V (kristandemokrata). Kune ili formas plimulton kun 17 de la 27 seĝoj.

Instruado redakti

Infanlernejoj kaj bazaj lernejoj redakti

  • Toverveld
  • lernejo Pastoor De Clerck
  • De Bijenkorf
  • De Kraal (5 ejoj)

Aliaj lernejoj redakti

Herent uzas la multajn mezlernejojn, altlernejojn kaj universitaton de la apuda urbo Loveno.

Konataj Herent-anoj redakti

Naskiĝintaj en Herent redakti

  • Dirk Sterckx (1946-), politikisto
  • Bob Van Bael (1924-2002), televida ĵurnalisto
  • Ivo Van Damme (1954-1976), atleto

Loĝantaj aŭ -intaj en Herent redakti

  • Willy Kuijpers (1937-), politikisto
  • Paul D'Hoore (1959-), ĵurnalisto
  • Ruud Hendrickx (1964-), VRT-lingvokonsilisto
  • Jo De Clercq (1947-), kantisto kaj politikisto
  • Tonya Schamp (1995-), kantistino
  • Jos Bex (1946-), politikisto
  • Bart Swings (1991-), sketisto

Mortinta en Herent redakti

  • Dominique Pire (1910 – 1969), Gajninto de la Nobelpremio por la paco

Eksteraj ligiloj redakti


 
Provinco Flandra Brabanto
 

Aarschot | Affligem | Asse | Beersel | Begijnendijk | Bekkevoort | Bertem | Bever | Bierbeek | Boortmeerbeek | Boutersem | Diest | Dilbeek | Drogenbos | Galmaarden | Geetbets | Glabbeek | Gooik | Grimbergen | Haacht | Halle | Herent | Herne | Hoegaarden | Hoeilaart | Holsbeek | Huldenberg | Kampenhout | Kapelle-op-den-Bos | Keerbergen | Kortenaken | Kortenberg | Kraainem | Landen | Lennik | Loveno | Liedekerke | Linkebeek | Linter | Londerzeel | Lubbeek | Machelen | Meise | Merchtem | Opwijk | Oud-Heverlee | Overijse | Pepingen | Roosdaal | Rotselaar | Scherpenheuvel-Zichem | Sint-Genesius-Rode | Sint-Pieters-Leeuw | Steenokkerzeel | Ternat | Tervuren | Tielt-Winge | Tienen | Tremelo | Vilvoorde | Wemmel | Wezembeek-Oppem | Zaventem | Zemst | Zoutleeuw

Belgio | Provincoj