Christen-Democratisch en Vlaams

politika partio en Flandrio, Belgio

Christen-Democratisch en Vlaams (CD&V) estas flandra politika partio. Ĝis septembro 2001 ĝi nomiĝis Christelijke Volkspartij (CVP).

Kristan-Demokratia kaj Flandra
Christen-Democratisch en Vlaams
Emblemo de Kristan-Demokratia kaj Flandra
Lando Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio
Estro Wouter Beke
Fondiĝo 2001 (1945)
Lingvo(j) nederlanda
Ideologio kristana demokratio
Retejo www.cdenv.be
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La CVP fondiĝis je la 18a de aŭgusto 1945. Dum la balotado de 1946 tuj ĝi estis la plej granda partio.

Pro la lingvaj bataloj en Belgio, kaj precipe post la nederlandlingvigo de la universitato de Loveno en la 1960aj jaroj, la unueco partio en 1972 disiĝis en flandra kaj francparolanta partioj. La francparolanta partio havis la nomon Parti Social Chrétien (ekde majo 2002 Centre Démocrate Humaniste).

Post la balotado je la 13a de junio 1999 la CVP por la unua fojo ne fariĝis parto de la registaro. En la federacia parlamento la VLD iĝis la ĉefa flandra partio. Kun la socialistoj kaj la verduloj ili formis koalicion kun Guy Verhofstadt kiel ĉefministro.

Politika pensaroRedakti

La partio CVP estas tradicie katolika konservema partio. Ĝi volas reprezenti larĝan loĝantaran segmenton. Diversaj sociaj grupoj (agrikulturistoj, sindikatoj, asocioj) formas ĝis hodiaŭ la bazon de la partio.

Eksteraj ligilojRedakti