Centrodemokratia Internacio

La Centrodemokratia Internacio (angle Centrist Democrat International, france Internationale Démocrate-Chrétienne (mallongigo laŭ tiuj du lingvoj CDI-IDC), germane Zentristisch Demokratische Internationale) estas la internacia ligo de la kristandemokratiaj, centrismaj kaj kristane sociaj politikaj partioj. La organizaĵo fondiĝis en 1961 en la ĉilia ĉefurbo Santiago de Chile sub la nomo "Kristandemokratia Monda Unio", kaj la 11-an de junio 1976 publikigis sian politikan kaj ideologian manifeston. En 1982 ĝi ricevis sian nunan nomon, sed de iuj politikistoj kaj ĵurnalistoj daŭre ofte nomatas "Kristandemokratia Internacio". La oficiala nova nomo celis ebligi ankaŭ la integrigon de politikaj partioj ne dediĉitaj al kristanismo, sed tamen poziciiĝas en la politika centro aŭ iom dekstre de ĝi, ekzemple civitanaj popolaj partioj. La sidejo de la organizaĵo estas en Bruselo.

Centrodemokratia Internacio
emblemo
politika internacio • organizaĵo
Komenco 30-a de julio 1961 vd
Sidejo Bruselo
Ideologio

kristana demokratioKristana humanismo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Gravaj membropartioj estas la germana partio CDU, la kristandemokratiaj partioj de Skandinavio (ekzemple Kristdemokraterna en Svedio), la partioj Christlichdemokratische Volkspartei kaj Evangelische Volkspartei en Svislando, la Kristandemokrata Apelo en Nederlando, la Popola Partio de Hispanio kaj la multaj kristandemokratiaj kaj kristansociaj partioj de Latinameriko, kiuj parte ankaŭ troviĝas iom maldekstre de la politika centro (ekzemple la Partido Demócrata Cristiano de Chile). Eŭropa branĉo de la organizaĵo estas la Eŭropa Popola Partio.

Krom la Centrodemokratia Internacio ekzistas ankaŭ la en 1983 fondita Internacia Demokratia Unio (IDU), kiu ĝenerale taksatas politike pli dekstra kaj do nomatas konservativisma, kontraste al la kristandemokratia Centrodemokratia Internacio. Sed ekzistas multaj politikaj komunaĵoj kaj multaj naciaj partioj kiuj membras en ambaŭ tegmentaj organizaĵoj.

La prezidanto de la Centrodemokratia Internacio estas Pier Ferdinando Casini de la italia partio Unione dei Democratici Cristiani e Democratici di Centro (UDC). Al li asistas 15 vicprezidantoj de aliaj membropartioj. Ĝenerala sekretario estas la hispania membro de la Eŭropa Parlamento Antonio López-Istúriz White (PP), estrarano pri financoj la germano Armin Laschet.