Kristdemokraterna
politika partio en Svedio
La Kristandemokratoj (svede Kristdemokraterna) estas svedia politika partio. Ĝi reprezentiĝas en la svedia parlamento, Riksdagen. La precipa politika orientiĝo estas kristana demokratio.
Kristandemokratoj | |
---|---|
Kristdemokraterna | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Estro | Ebba Busch |
Fondiĝo | 1964 |
Ĉefa sidejo | Stokholmo |
Ideologio | kristana demokratio |
Retejo | www.kristdemokraterna.se |
Ĝi estis organizita kiel politika partio en 1964, origine kun la nomo Kristen Demokratisk Samling ("kristandemokrata kolektiĝo"). En 1991 ĝi unuafoje eniris la svedan parlamenton, superante la limon de 4% de la donitaj voĉoj. En la baloto de 2022, ĝi ricevis 5,34% de la voĉoj kaj 19 el la 349 parlamentanoj.
Ekde oktobro de 2022, la partio estas unu el la tri koaliciaj partioj en la registaro de ĉefministro Ulf Kristersson.