Ulf Kristersson
sveda politikisto
Ulf Hjalmar KRISTERSSON (naskiĝis la 29-an de decembro 1963 en Lund) estas ĉefministro de Svedio ekde la 18-a de oktobro 2022. Ekde 2017 li estas partiestro de la konservativa partio (Moderaterna = la Moderuloj) post Anna Kinberg Batra .
Ulf Kristersson | ||
---|---|---|
sveda politikisto | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Ulf Kristersson | ||
Naskonomo | Ulf Hjalmar Kristersson | |
Naskiĝo | 29-an de decembro 1963 (59-jara) en katedrala paroĥo de Lund | |
Lingvoj | sveda [#] | |
Ŝtataneco | Svedio [#] | |
Alma mater | Universitato de Upsalo • Q10659383 [#] | |
Partio | La Moderuloj [#] | |
Familio | ||
Edz(in)o | Birgitta Ed [#] | |
Infanoj | 3 | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto [#] | |
Aktiva en | Stokholmo [#] | |
Partiestro de la konservativa partio La Moderuloj | ||
Dum | 2017— | |
Antaŭulo | Anna Kinberg Batra | |
35-a ĉefministro de Svedio ![]() | ||
Dum | 18-a de oktobro 2022–nun | |
Antaŭulo | Magdalena Andersson | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Post la parlamentaj balotoj en 2022 li fariĝis ĉefministro de Svedio post la socialdemokratia Magdalena Andersson.
Kristersson gvidas "burĝan" (konservativan, dekstran) koalician registaron kun la Moderuloj, Kristandemokratoj kaj Liberaluloj, kun parlamenta subteno de la dekstre popolisma partio Svediodemokratoj.