Magdalena Andersson
Magdalena ANDERSSON (naskiĝis la 23-an de januaro 1967 en Upsalo) estas sveda politikisto de la Sveda Socialdemokratia Partio. Ekde novembro de 2021 ŝi estis ĉefministro de Svedio (ĝis novembro de 2022) kaj partiestro de la socialdemokratia partio. Antaŭe ŝi estis ministro pri financoj ekde 2014 en la ministraro de ĉefministro Stefan Löfven. Post kiam Löfven en aŭgusto 2021 anoncis sian retiriĝon kiel parti- kaj registarestro, Andersson estis lia atendata posteulo por ambaŭ postenoj.[1]
Magdalena Andersson | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefministro de Svedio | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Magdalena Andersson | |||||
Naskonomo | Eva Magdalena Andersson | ||||
Naskiĝo | 23-an de januaro 1967 (56-jara) en Vaksala församling | ||||
Lingvoj | sveda [#] | ||||
Ŝtataneco | Svedio [#] | ||||
Alma mater | Katedralskolan • Stokholma Lernejo de Ekonomiko • Universitato Harvard • Institute of Advanced Studies [#] | ||||
Partio | Sveda socialdemokratia partio [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Göran Andersson [#] | ||||
Edz(in)o | Richard Friberg [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • partoprenanto de internacia forumo [#] | ||||
Aktiva en | Stokholmo [#] | ||||
| |||||
| |||||
financministro de Svedio ![]() | |||||
Dum | 2014–2021 | ||||
Antaŭulo | Anders Borg | ||||
Sekvanto | Mikael Damberg | ||||
ĉefministro de Svedio ![]() | |||||
Dum | nov 2021 – okt 2022 | ||||
Antaŭulo | Stefan Löfven | ||||
Sekvanto | Ulf Kristersson | ||||
partiestro de la socialdemokratia partio de Svedio | |||||
Dum | 4-a de novembro 2021–nun | ||||
Antaŭulo | Stefan Löfven | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La 24-an de novembro 2021 ŝi estis elektita de la svedia parlamento kiel ĉefministro de Svedio, sed tuj poste ŝi malgajnis voĉdonon pri la buĝeto kaj sekve perdis la koalician partneron Ekologia Partio La Verduloj, kaj pro tio demisiis antaŭ ol ŝi povis ekofici. La postan semajnon estis denove elektita kiel ĉefministro de Svedio, ĉi-foje kun pure socialdemokratia registaro, sen la antaŭa koalicia partnero. Andersson estas la unua virino en tiu posteno en historio de Svedio.
En la parlamentaj balotoj de 2022 la maldekstra bloko malgajnis kontraŭ la dekstra, kaj posta ĉefministro fariĝis la konservativa Ulf Kristersson.
Andersson estas edziniĝinta kun ekonomika instruisto Richard Friberg kaj havas du infanojn.
ReferencojRedakti
- ↑ Magdalena Andersson favorit att ta över – här är andra kandidater, Dagens Industri, alirita 2021-08-22
Eksteraj ligilojRedakti
- Sveriges socialdemokratiska arbetareparti: Magdalena Andersson Arkivigite je 2017-03-19 per la retarkivo Wayback Machine