Stefan Löfven

ĉefministro de Svedio

Kjell Stefan LÖFVEN [ste:fan leve:n] (naskiĝis la 21-an de julio 1957 en Hägersten, Stokholmo) estas sveda politikisto kaj svedia ĉefministro kaj gvidanto de la socialdemokratia partio de Svedio ekde 2012 ĝis 2021. Antaŭe li estis de 2006 ĝis 2012 estro de IF Metall, unu el la plej grandaj sindikatoj de Svedio.

Stefan Löfven
ĉefministro de Svedio
Stefan Löfven en septembro 2014
Stefan Löfven en septembro 2014
Persona informo
Stefan Löfven
Naskonomo Kjell Stefan Löfven
Naskiĝo 21-an de julio 1957
en Hägersten, Stokholmo
Religio luteranismo vd
Lingvoj svedaangla vd
Loĝloko Sager House vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Umeå vd
Partio Socialdemokratia partio de Svedio
Subskribo Stefan Löfven
Familio
Patro Karl Hedberg vd
Edz(in)o Ulla Löfven vd
Profesio
Okupo politikisto • veldisto • sindikatisto vd
Aktiva en StokholmoÖrnsköldsvik vd
Verkado
Verkoj My Europe Does not Build Walls vd
ĉefministro de Svedio
Dum 3-a de oktobro 2014 - 30-a de novembro 2021
Antaŭulo Fredrik Reinfeldt
Sekvanto Magdalena Andersson
partiestro de la socialdemokratia partio de Svedio
Dum 2012 - 4-a de novembro 2021
Antaŭulo Håkan Juholt
Sekvanto Magdalena Andersson
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Löfven estis kandidato por ĉefministro en la svedia parlamenta elekto la 14-an de septembro 2014. Lia partio gajnis plej multajn voĉojn, kaj la 2-an de oktobro 2014 li estis elektita de la svedia parlamento kiel nova ĉefministro de Svedio post Fredrik Reinfeldt. Li gvidis koalician registaron kune kun la ekologia partio Miljöpartiet. La registaro havas nur malfortan bazon en la parlamento. La du koaliciaj partioj kune nur havas minoritaton de voĉoj en la parlamento kaj devas klopodi ricevi subtenon ankaŭ de aliaj parlamentaj partioj. En la registaro interalie ankaŭ de la 14-a de septembro 2014 ĝis la 13-a de aŭgusto 2016 oficis kiel ministro pri gimnazia kaj postgimnazia klerigo la devene bosna Aida Hadžialić, kiu tiam estis la plej juna ministro iam en svedia registaro. Ŝi ankaŭ estas unu el la unuaj islamaj anoj de svedia registaro.

La 21-an de junio 2021 la Parlamento de Svedio voĉdonis en mocio de demisio ke ĝi ne plu subtenas la registaron de Stefan Löfven. La 8-an de julio 2021 la Parlamento de Svedio reelektis la registaron de Stefan Löfven.

Registaro Löfven redakti

Membroj de la registaro Löfven ekde julio 2021 ĝis novembro 2021: