Amanda Lind

sveda politikisto

Amanda Sofia Margareta LIND (fraŭlina nomo Johansson, naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1980 en Upsalo, Svedio) estas politikisto por la sveda Verda Partio. De 2019 ĝis 2021 ŝi estis la ministro por kulturo kaj demokratio, kun respondeco por sporto kaj naciaj malplimultoj en la kabineto de la ĉefministro Stefan Löfven.[1]

Amanda Lind
Persona informo
Naskonomo Amanda Sofia Margareta Johansson
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1980 (1980-08-02) (43-jaraĝa)
en paroĥo de la katedralo de Upsalo
Lingvoj svedaanglaEsperanto
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Umeå - psikologio (–2009)
Midskogsskolan (en) Traduki (–1999)
University College Stockholm (en) Traduki (–2000) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
psikologo
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Amanda Lind finis sian ministerian taskon en novembro 2021 lige kun la Verda Partio kiu forlasis la registaron post kiam la opozicio venkis en buĝeta referendumo.

Ĉe la balotoj de 2022, ŝi iĝis parlamentano por la Stokholma distrikto. Kiam la Sveda Parlamento (Riksdag) kunvenis, ŝi estis elektita prezidanto de la kultura komisiono.

Esperanto

redakti

Amanda Lind parolas Esperanton de multaj jaroj. Ŝi estis dumtempe membro de la sveda Esperanto-muzikgrupo "La Perdita Generacio[2]. Ŝi ankaŭ alparolis la kongresanojn de UK 2019[3].

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti