Popola Partio - La Liberaluloj
La Liberaluloj, svede Liberalerna, (antaŭe Popola Partio - La liberaluloj, svede Folkpartiet liberalerna) estas unu el la politikaj partioj en la parlamento de Svedio, riksdagen. Ĝi estas social-liberala partio. Partiestro estis ekde 2019 Nyamko Sabuni, poste Johan Pehrson. En la parlamenta elekto en septembro 2006 la partio ricevis 7,54% de la voĉoj kaj per tio 28 el 349 parlamentanoj. Kun tri aliaj "burĝaj" partioj ĝi formas koalicion "Alianco por Svedio" kiu de 2006 ĝis 2014 regis Svedion sub la ĉefministro Fredrik Reinfeldt (partio Moderaterna).
Popola Partio - La Liberaluloj | ||
---|---|---|
Folkpartiet | ||
![]() | ||
partio vd | ||
Dum | 5-a de aŭgusto 1934 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Free-minded National Association | |
Membro de | Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio vd | |
Sidejo | Stora Nygatan | |
Lando(j) | Svedio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Liberaluloj | |
---|---|
Liberalerna | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Estro | Johan Pehrson |
Fondiĝo | La 23-an de februaro 1902 |
Ĉefa sidejo | Stora Nygatan 2A, Stokholmo |
Ideologio | Liberalismo, Socialliberalismo |
Internacia aliĝo | Liberala Internacio |
Retejo | www.liberalerna.se |
En la Eŭropa Parlamento folkpartiet aliĝis al la frakcio Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio (ELDR).
Ekde oktobro de 2022, la partio estas unu el la tri koaliciaj partioj en la registaro de ĉefministro Ulf Kristersson.