Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio
La Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio (ELDR) estas liberala politika partio, aktiva ene de la Eŭropa Unio. Ĝi post invito interalie de la germana liberala politikisto Martin Bangemann fondiĝis la 26-an de marto 1976 en Stutgarto (Germanio). Fondomembroj estis 14 partioj el tiam 7 membroŝtatoj de la Eŭropa Komunumo kaj aldone el Britio, kaj unue havis la nomon Federacio de la Liberalaj kaj Demokratiaj Partioj en la Eŭropa Komunumo (ELD). Laŭ la stato de decembro 2007 ĝi havas 47 membropartiojn. Entute ĝi reprezentas entute pli ol 20 milionoj da eŭropaj balotanto
Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio | ||
---|---|---|
Anglalingva logoo | ||
Eŭropa politika partio (1976–) | ||
Komenco | 26-a de marto 1976 vd | |
Lando(j) | Eŭropa Unio vd | |
Sidejo | Bruselo | |
Ideologio | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | Eŭropa politika partio | |
La sekretario de la ELDR troviĝas en Bruselo. En la Eŭropa Parlamento la ELDR kune kun la centristoj de la Eŭropa Demokratia Partio ekde la jaro 2004 konsistigas frakcion sub la nomo "Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo". La por-eŭropa frakcio laŭ la stato de 2007 havas 105 parlamentanojn en la Eŭropa Parlamento.
La junulara organizaĵo de la ELDR havas la anglan nomon European Liberal Youth Movement LYMEC, do "eŭropa liberala junulara movado".
La ELDR estas la tria plej granda partio de la Eŭropa Unio kaj momente (2005) havas sep ĉefministrojn kaj ok komisarojn de la Eŭropa Komisiono inter siaj membroj.
Prezidanto
redaktiDum septembro 2005 dum partia kongreso en la slovaka urbo Bratislavo la belga politikistino Annemie Neyts elektiĝis prezidantino de la Eŭropa Liberala Demokrata Reforma Partio.
Membropartioj dum la jaro 1980
redakti- Belgio
- Partij voor Vrijheid en Vooruitgang (PVV)
- Parti de la Liberté et du Progrés (PLPW)
- Parti Libéral (PL Bruxelles)
- Britio
- Liberal Party (LIB)
- Danio
- Francio
- Sendependaj Respublikanoj (RI)
- Movado de Maldekstraj Radikaluloj (MRG)
- Socialista Radikala Partio (PRS)
- Respublikana Partio (PR)
- Germanio
- Freie Demokratische Partei (F.D.P.)
- Italio
- Luksemburgio
- Demokratesch Partei (DP)
- Nederlando
Membropartioj dum la jaro 2010
redaktiNomo
redaktiEn diversaj lingvoj la nomo estas:
- angle: European Liberal, Democrat and Reform Party
- france: Parti Européen des Libéraux, Démocrates et Réformateurs
- germane: Europäische Liberale, Demokratische und Reformpartei
- hispane: Partido Europeo de los Liberales, Demócratas y Reformistas kaj
- nederlande: Europese liberale democratische en hervormingspartij
Vidu ankaŭ
redakti- Liberala Internacio, la monda tegmenta organizaĵo de la liberalaj partioj
Literaturo
redakti- Andreas von Gehlen: Europäische Parteiendemokratie (ĉu eŭropa partia demokratio)? germanlingva publikaĵo kun ampleksa studo de la historio, organiziĝo kaj programaro de la ELDR
Eksteraj ligiloj
redakti- oficialaj paĝoj de la ELDR Arkivigite je 2007-10-30 per la retarkivo Wayback Machine