Partia Alianco Nia Moldavio

La Partia Alianco Nia Moldavio - moldave (do rumane) Partidul Alianţă Moldova Noastră, ruse Партийная коалиция Наша Молдавия, latinliterigite Partijnaja koalicija Naŝa Moldavija - estas liberalisma politika partio en Moldavio. Ekde la jaro 2003 gvidas ĝin la politikisto Serafim Urechean, antaŭa urbestro de Kiŝinevo. En la parlamenta baloto de la 28-a de novembro 2010 la partio atingis 3,1 procentaĵojn de la voĉoj, malpli ol la necesaj 4 procentaĵoj por reprezentiĝi en la nacia parlamento, kaj do perdis la sep parlamentajn seĝojn kiun ĝi havis ĝis tiam.

Partia Alianco Nia Moldavio
Partidul Alianţă Moldova Noastră
Lando  Moldavio
Estro Serafim Urechean
Fondiĝo 19-a de julio 2003
Ĉefa sidejo Kiŝinevo
Ideologio liberalismo, socia liberalismo
Internacia aliĝo Liberala Internacio (observa statuso), ELDR (eŭrope)
Retejo http://www.amn.md
vdr