Moldava dialekto

dialekto de la rumana lingvo
(Alidirektita el Moldave)

La moldava dialekto estas speco de la rumana lingvo, parolata en Moldavio, nord-orienta Rumanio kaj Odesa provinco.

Mapo de disvastiĝo de izoglosoj de la vorto «pântece» en dialektoj de rumana lingvo

En Rusio kaj Ĉednestrio moldava dialekto estas erare rigardata kiel sama lingvo.

Statuso kaj uzado Redakti

Inter la moldava dialekto, kaj la standarta rumana lingvo, kiu estas uzata en Rumanio apenaŭ ekzistas diferencoj; la Moldava Akademio de Sciencoj oficiale informas (i. a. en sia paĝaro), ke la moldava fakte egalas al la rumana. Tamen la kelkaj politikoj de Moldavio erare insistas pri aparteco de la moldava lingvo.

La gravecon de la lingva statuso eble montras la fakto, ke la himno de Moldavio nomiĝas Limba noastră (= nia lingvo).

Laŭ esplorado de 2014 jaro [1], moldava rumanlingva preso uzas nur 0,28—0,58 % de moldavaj dialektizmoj.

Leksiko de la moldava dialekto Redakti

  • Kelkaj vortoj restis arhaian formon: îmblu, împlu, întru, înflu, nour, dirept (komparante kun standart-rumanaj umblu, umplu, intru, umflu, nor, drept).
  • Kelkaj vortoj, kiuj ne estas uzataj en la standarta lingvo : omăt («neĝo», anstataŭe standart-rumana zăpadă), agudămoruso», anstataŭe dudă), poame («vinbero», anstataŭe struguri) kaj multaj aliaj.[2].
  • Malsamaj formoj de demonstrativaj pronomoj: [aˈista, aˈjasta, aˈʃala, aˈʃeja] (tiu; komparante kun standart-rumanaj acesta, aceasta, acela,
  • Malsama prononcado de kelkaj vortoj, kiuj havas analogojn en la rusa lingvo: epizod anstataŭe standart-rumana episod («epizodo»), organizm anstataŭe standart-rumana organism kaj aliaj. Sed tiu prononcado ankaŭ estis komuna en la malmoderna standarta rumana lingvo.

Skribsistemo Redakti

Historie la rumana lingvo uzis cirilan skribsistemon, sed poste la parto parolata en Rumanio transiris al la latina alfabeto. La cirila skribsistemo konserviĝis en sovetia Moldavio, sed post la sendependiĝo, la alfabeto estis ŝanĝita fakte al la rumana (kun kelkaj pli regulaj uzoj, ol en la rumana). Tamen la cirila skribsistemo plu estas konservata nur en Ĉednestrio (ekzemple, en gazeto Adevărul Nistrean).

Mapoj de leksemoj Redakti

Vidu ankaŭ Redakti

Eksteraj ligiloj Redakti

Referencoj Redakti