Izogloso

Izogloso (antikve-greke ἴσος «egala» + antikve-greke γλῶσσα «parolo, lingvo») estas linio sur lingva mapo, indikanta limojn de iu lingva fenomeno.

La nuntempa izogloso inter la satem-lingvoj (oriente) kaj la kentum-lingvoj (okcidente). Grize aperas lingvoj nehindeŭropaj.

Ekzemple la izogloso kentum/satem en la hindeŭropa lingvaro.

Izoglosoj povas indiki limojn de uzado de vortoj, intonaciaj fenomenoj, fonetikaj fenomenoj ktp. Same ili povas marki areojn ene de lingvaro, lingvo, dialekto ktp.