Liberala feminismo

politika ideologio

Liberala feminismo, aŭ liberalisma feminismo, estas individuisma formo de feminisma teorio, kiu koncentras sin al la kapablo de virinoj bonteni sian egalecon per siaj propraj agoj kaj elektoj. Liberalaj feministoj argumentas, ke la socio false kredas, ke virinoj estas nature malpli intelekte kaj fizike kapablaj ol viroj; tial ĝi tendencas diskrimini kontraŭ virinoj en la akademio, la forumo, kaj la merkato. Liberalaj feministoj kredas, ke "virina subordigo radikas en aro de kutimaj kaj juraj limigoj, kiuj obstruas la eniron kaj sukceson de virinoj en la tiel nomata publika mondo." Ili strebas al seksa egaleco per politikaj kaj juraj reformoj.[1]

La celo de liberalaj feministoj en la malfruaj 1800-aj kaj malfruaj 1900-aj jaroj estis gajni la balotrajton de virinoj laŭ la ideo, ke ili poste gajnos individuan liberecon. Ili koncerniĝis ĉefe pri la gajno de libereco per egaleco, la fino de la vira krueleco al virinoj, kaj la gajno de libereco kaj oportunoj por iĝi plenaj personoj.[2] Ili kredis, ke neniu registaro aŭ kutimo malpermesu la ekzercon de persona libereco. Fruaj liberalaj feministoj devis kontraŭi la supozon, ke nur blankaj viroj meritas plenan civitanecon. Feministoj kiaj Mary Wollstonecraft, Judith Sargent Murray, kaj Frances Wright advokis la plenan politikan inkludon de virinoj.[2]

Hodiaŭ aferoj gravaj por liberalaj feministoj inkludas egalan traktadon, reproduktajn rajtojn kaj atingeblon de aborto, leĝojn kontraŭ seksa ĉikanado, egalajn salajrojn, edukadon, mone permeseblajn infan-prizorgon kaj medicinon, kaj konsciigon de la socio pri la ofteco de seksaj kaj hejmaj atencoj kontraŭ virinoj.[3]

Multaj kritikantoj de liberala feminismo, kiaj social-anarkiismaj, marksismaj, kaj radikalaj feministoj, argumentas, ke ĝiaj individuismaj supozoj malfaciligas la komprenon de la manieroj, kiel fundamentaj sociaj strukturoj kaj valoroj donas al virinoj malavantaĝon. Laŭ ili, eĉ se virinoj ne dependus de individuaj viroj, ili ankoraŭ dependus de patriarkeca ŝtato. Tiuj kritikantoj argumentas, ke instituciaj ŝanĝoj kiel la enkonduko de virina balotrajto ne sufiĉas por emancipi virinojn.[4] Nigraj feministoj, postkoloniaj feministoj, kaj aliaj intersekcismaj feministoj asertas, ke liberala feminismo reflektas nur la valorojn de mezklasaj, aliseksemaj, blankaj virinoj kaj grandparte ignoris virinojn el aliaj rasoj, kulturoj aŭ klasoj.[5]

Referencoj redakti

  1. Tong, Rosemarie. 1989. Feminist Thought: A Comprehensive Introduction. Oxon, United Kingdom: Unwin Human Ltd. Ĉapitro 1
  2. 2,0 2,1 (1996) Women's Suffrage and the Origins of Liberal Feminism in the United States: 1820-1920, p. 1–10.
  3. hooks, bell. "Feminist Theory: From Margin to Center" Cambridge, MA: South End Press 1984
  4. Bryson, V. (1999): Feminist Debates: Issues of Theory and Political Practice (Basingstoke: Macmillan) pĝ.14-15
  5. Mills, S. (1998): "Postcolonial Feminist Theory" en S. Jackson and J. Jones eds., Contemporary Feminist Theories (Edinburgh: Edinburgh University Press) pĝ. 98-112

Vidu ankaŭ redakti