Malfermi la ĉefan menuon
Disambig-dark.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun radikala feminismo.

Marksisma feminismo estas skolo de feminismo, kiu koncentras sin al la enketado kaj klarigado de la manieroj kiel virinoj estas subpremitaj per sistemoj de kapitalismo kaj privata proprieto. Laŭ marksismaj feministoj, la liberiĝo de la virino eblas nur per radikala rekonstruo de la hodiaŭa, kapitalisma ekonomio, en kiu la plimulto el la laboro de virinoj estas nekompensita.[1]

Produkta kaj reprodukta specoj de laboroRedakti

Marksismaj feministoj, kiaj Margaret Bernston kaj Peggy Morton, argumentas, ke en la kapitalisma sistemo ekzistas du specoj de laboro, produkta kaj reprodukta.[2] Produkta laboro rezultas en varoj kaj servoj, kiuj havas monan valoron kaj do estas kompensitaj forme de salajro. Reprodukta laboro ne estas kompensita, kaj inkludas purigadon, kuiradon, kaj naskadon de infanoj. Ambaŭ formoj de laboro necesas, sed homoj neegale povas atingi ilin pro iuj partoj de siaj identecoj. Virinoj estas asignitaj al la hejma sfero, kie la laboro estas reprodukta, kaj tiel nek kompensitaj, nek rekonataj en kapitalisma sistemo. La intereso de publikaj kaj privataj institucioj estas ekspluatadi la laboron de virinoj, kiel malmultekosta metodo subteni laboristaron. Por la posedantoj de la produktiloj, tio signifas pli altajn profitojn. Por la nuklea familio, la potenc-rilato devigas, ke la hejma laboro estu farita de la virinoj de la hejmo, tiel liberigante la ceteron de la membroj de sia propra necesa reprodukta laboro. Laŭ marksismaj feministoj, la ekskludado de virinoj de produkta laboro kondukas al vira regado, kaj en la privata, kaj en la publika sferoj.[2][3]

Kritikoj de liberala feminismoRedakti

Clara Zetkin[4][5] kaj Alexandra Kollontai[6][7] kontraŭstaris formojn de feminismo, kiuj plifortigas klasan statuson. Ili vidas nenian veran eblon en virina unuiĝo trans ekonomiaj klasaj dividoj pro tio, ke laŭ ili estus tre malfacile ke altklasa virino komprenus la lukton de la laborista klaso.

 
 Kial... la laboristino serĉu union kun la burĝaj feministoj? Kiu, efektive, povus profiti tian aliancon? Certe ne la laboristino. 
— Alexandra Kollontai, 1909[6]

Kritikistoj, kia Kollontai (1909), kredis, ke liberala feminismo subfosus la klopodojn de marksismo plibonigi la kondiĉojn de la laborista klaso. Marksistoj subtenas pli radikalan politikan programon: la liberigon de la virino per socialisma revolucio, speciale emfazante la laboron de virinoj kaj la materian ŝanĝon de iliaj kondiĉoj post la revolucio. Marksismaj feministoj insistas, ke nur kompleta reformo produktos adekvatajn kaj long-daŭrajn solvojn al la problemoj de laboristinoj. Sed ili malsamas de "radikala feminismo" pro tio, ke ili ne vidas komunaĵon inter ĉiuj virinoj, nek rigardas seksan neegalecon kiel la plej atentindan parton de sia lukto.

Marksisma feminismo kaj pluranecoRedakti

Pro la elmerĝiĝo de la intersekca teorio (pluraneco) kiel vaste populara teorio en la nuna feminismo, marksismaj feministoj plivastigas sian fokuson por laŭ eble plej bone bonvenigi homojn, kiuj havas pli altan probablecon ekspluatiĝi en kapitalisma sistemo. Ili tamen restas kritikemaj pri la intersekca teorio pro ĝia dependeco de la burĝa identecpolitiko.[8] Iuj marksismaj feminismaj organizoj, ekzemple Radical Women ("Radikalaj Virinoj"), opinias, ke la forigo de la kapitalisma, profitcela ekonomio forigos ankaŭ la motivon por seksismo, rasismo, homofobio, kaj aliaj formoj de subpremado.[9] Samtempe la teorio mem venis el kritikateoria fono kaj multe utiligas diversajn marksismajn konceptojn.

ReferencojRedakti

  1. Ferguson, A. & Hennessy, R. (2010). Feminist Perspectives on Class and Work. Stanford Encyclopedia of Philosophy.
  2. 2,0 2,1 Vogel, L. (2013). Marxism and the Oppression of Women: Toward a Unitary Theory [1].
  3. Hartmann, H. (1981) "The Unhappy Marriage of Marxism and Feminism: Towards a More Progressive Union." Feminist Theory Reader. Redaktita de Carole Mccann and Seung-kyung Kim. Routledge, 2013. 187-199.
  4. Zetkin, Clara On a Bourgeois Feminist Petition 1895
  5. Zetkin, Clara Lenin on the Women’s Question
  6. 6,0 6,1 Kollontai, Alexandra The Social Basis of the Woman Question 1909
  7. Kollontai, Alexandra Women Workers Struggle For Their Rights 1919
  8. Mitchell, E. (2013) I am a Woman and a Human: A Marxist Feminist Critique of Intersectionality.[2]
  9. The Radical Women Manifesto: Socialist Feminist Theory, Program and Organizational Structure[3], Red Letter Press, 2001, ISBN 0-932323-11-1, pages 2–26.