1960-aj jaroj
(Alidirektita el 1960aj jaroj)

De supre maldekstre, malsupre: usonaj soldatoj dum la Vjetnama milito; The Beatles brita rok'n'rolla grupo ankaŭ influis la muzikon en Usono; Prezidanto de Usono John F. Kennedy okaze de sia murda atenco en 1963; la usona civilrajta aktivulo Martin Luther King Jr. faras la faman paroladon I Have a Dream antaŭ 250 000 manifestaciantoj en 1963, en kiu li postulis rasa egaleco kaj la fino de diskriminacio; Milionoj ĉeestas la festivalo Woodstock de 1969. kiu estas konsiderata la plej elstara el la rokfestivaloj okazigitaj en la sesdekaj kaj kiel forma socia evento de tuta generacio en la okcidenta mondo ĝenerale kaj Usono aparte; la okcidenta Muro ĉe malnova urbo de Jerusalemo ĉe la fino de la Sestaga Milito. Ĉina reganto Mao Zedong lanĉas la Ĉinan reformprogramon de la Granda Salto Antaŭen, kiu tute malsukcesas kaj kondukas al katastrofaj rezultoj kaj amasa malsato, en kiu 20 ĝis 30 milionoj da homoj mortis antaŭ 1961; La 20-an de julio 1969 okazis la unua alteriĝo sur la luno, en kiu la unua persono en la homa historio marŝis sur la luna grundo.
Jarmiloj: | 2-a jarmilo |
Jarcentoj: | 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento |
Jardekoj: | 1930-aj 1940-aj 1950-aj - 1960-aj - 1970-aj 1980-aj 1990-aj |
Jaroj: | 1960 1961 1962 1963 1964 1965 1966 1967 1968 1969 |
EventojRedakti
- Kultura Revolucio okazis en Ĉinio kun politika kaj ekonomia ĥaoso.
- Berlina Muro estis konstruita en 1961.
- Vjetnama milito komenciĝis.
- John F. Kennedy kaj Martin Luther King mortis.
- La nacia flago de Kanado kun folio de acero estis adoptita la 15-an de februaro de 1965.
- Inkubo, la unusola filmo tute en Esperanto, estas farita en 1965.
- Televida serio Star Trek unue montrita.
- Komenco de GLAT-movado en Usono, seksa revolucio
- La Trankvila revolucio komenciĝis en Kebekio.
- Studenta movado de 1960-aj jaroj en Germanio
Inventaĵoj kaj malkovraĵojRedakti
- Rokmuziko estas disvolvata. The Beatles pasis Elvis Presley iĝante la plej populara muzikgrupo tutmonde.
- Sovetio lanĉis unuajn viron kaj virinon al ĉirkaŭtera orbito.
- Usonaj astronaŭtoj veturigis spacoŝipojn al la Luno. (Vidu Projekto Apollo.)
- ARPANET starigita, kiu poste evoluis al la moderna Interreto.
Gravaj personojRedakti
- Leonid Breĵnev
- Charles de Gaulle
- Jurij Gagarin
- Imperiestro Hirohito de Japanio
- John F. Kennedy
- Mao Zedong
- Marilyn Monroe
- Pelé
- Elvis Presley
- Charles Schulz