Nikola ALEKSIEV, <Nikolĉjo Bogdanov> (naskiĝis la 29-an de junio 1909; mortis la 19-an de julio 2002) estis bulgara esperantisto kaj honora membro de UEA kaj MEM. Li estis la unua eksterlandano, kiu ricevis honoran membrecon de ĈEA.

Nikola Aleksiev
Persona informo
Naskonomo Никола Богданов Алексиев
Aliaj nomoj N. Brezin
Naskiĝo 29-an de junio 1909 (1909-06-29)
en Berkovitsa
Morto 19-an de julio 2002 (2002-07-19) (93-jaraĝa)
en Sofio
Lingvoj Esperantobulgara
Ŝtataneco Bulgario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
esperantisto
tradukisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li estis filo de malriĉa ŝuista familio, li estis kunfondinto kaj sekretario Bulgara Laborista Esperanto-Asocio (fondita en 1930).

Kiel ĵurnalisto kunorganizanta strikojn li pasigis 7 jarojn en karceroj de la faŝisma Bulgario. Post la dua mondmilito li ĉefredaktoris la centran organon de bulgaraj sindikatoj Trud (1946-1952) kaj estis membro de Tutmonda Packonsilantaro.

Li apartenis al plej aktivaj esperantistoj en Bulgario. Li estis la prezidanto de la Loka Kongresa Komitato de la 48-a Universala Kongreso de Esperanto en 1963. De 1964 ĝis 1976 Nikola Aleksiev estis prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio. Li dediĉis multajn fortojn al la komunisma Mondpaca Esperantista Movado (MEM), kies prezidanto li estis. Lingvan majstrecon li pruvis en siaj tradukoj (ekz. Apostolo de Libereco pri bulgara nacia heroo Vasil Levski, Mia vivo de Trifon Ĥristovski k.a.)

La revuo Internacia Ĵurnalisto en sia numero 1980 1-2, p. 10, aperigis artikolon okaze de lia 70-jariĝo.

Verkoj

redakti
  • Pioniroj kaj veteranoj de MEM. Skizoj kaj memoroj. Eld. Bulgara Esperantista Asocio kaj Bulgara

MEM-Komitato, Sofio 1983.

 
 Jen broŝuro pri veteranoj skribita de veterano. Nikola Aleksiev, kiu apartenas al la plej rimarkindaj figuroj de la aktuala Esperanto-movado, mem dum multaj jaroj aktivis kiel prezidanto de Mondpaco Esperantista Movado (MEM) kaj estas nun ties honora prezidanto. Li konis multajn aktivulojn de MEM kaj prezentas al ili en la modestaspekta broŝuro korvarmon monumenton.

Ni trovas liajn memorojn pri Anton Balague, kiu instigis al fondo de MEM 1953 en la aŭstria urbeto St. Pölten; Semjon Podkaminer, la elstara sovetia aktivulo; Evgenij Bokarev, la lingvisto kaj vortaristo; Tomaŝ Balda el ĈSSR, kiu longe agadis kiel ĝenerala sekretario de MEM; Rudi Graetz, la unua motoro de la novnaskita Esperanto-movado en GDR; Gurgen Sevak, la armena lingvisto, al kiu oni post lia morto kreis monumenton; Ludoviko Marten, la hungaro, kiu longe redaktis „Paco"-n; Otto Bässler el Leipzig (GDR), aktivulo el la laborista Esperanto-movado; Petro Poliŝĉuk el Taŝkent, poeto kaj pacamiko vaste konata; Nguyen Van Kinh, dum multaj jaroj vjetnama ambasadoro en Soveta Unio kaj fondinto/prezidinto de Vjetnama Pacdefenda Esperanto-Asocio kaj Constantin Gusev [tiel], poeto kaj tradukisto. Pri ĉiuj Aleksiev skizas ilian vivon, aparte elstarigas ilian MEM-agadon kaj rakontas multajn momentojn el personaj renkontiĝoj. Mi havis la feliĉon, ankaŭ koni ĉiujn personojn kaj pro tio aparte ĝojas pri tiu verketo. Bedaŭrinde la preso de la broŝuro estas tre

malbona kaj erarhava. Kaj ankoraŭ unu rimarkon: Estus bone verki pri niaj elstaraj aktivuloj ankaŭ, kiam ili ankoraŭ vivas. Ĉi-rilate ĝuste la bulgaraj esperantistoj havas tre belajn kutimojn honorante siajn elstarajn jubileulojn per ampleksaj prezentoj. Certe imitinde. Al la kreiva Nikola Aleksiev koran dankon kaj forton por pluaj verkoj. 
— Detlev Blanke. Der Esperantist n129_jan. 1985