Ŝi Ĉeng Tai
ĉina verkisto kaj tradukisto
(Alidirektita el Shi Chengtai)
SHÍ Chéngtài esperante Ŝi Ĉeng Tai (SHIH Cheng-tai) (*1939) estas ĉina verkisto kaj tradukisto de noveloj kaj poemoj. Li eklernis Esperanton en 1957 kaj poste dediĉis sin al verkado kaj tradukado de Esperanto-literaturo. Ekde 1978 li komencis korespondi eksterlande kaj aktivi en la movado kaj estis elektita kiel prezidanto de la Qiqihar-a Esperanto-Asocio. En 1990 kun Lin Lijuan li fondis la revuon Penseo. Ŝi Ĉeng Tai estis kunlaboranto de multaj periodaĵoj (El popola Ĉinio, Fonto, La Gazeto, Monato, La Mondo k.a.). Liaj noveloj temas plejparte pri esperantista vivo.
Ŝi Ĉeng Tai | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1939 (84-jara) | |
Lingvoj | Esperanto [#] | |
Ŝtataneco | Ĉina Popola Respubliko • Respubliko Ĉinio [#] | |
Profesio | ||
Okupo | esperantisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |