Koalicio de Volantoj

La multnacia alianco en Irako, ofte - aparte de la fondintoj en la usona registaro - nomata Koalicio de Volantojangle Coalition of the Willing, estis alianco de ŝtatoj, kiuj politike kaj armee subtenis la atakon de la armeo de Usono al Irako kadre de la tria iraka milito en printempo 2003. La nocio Koalicio de Volantoj estas kontrastigo de la de George W. Bush popularigita nocio „Akso de la Malbono“, el kiu kalkuliĝis Irako. La ekzakta membronombro de la Koalicio de Volantoj estis kaj estas malklara, ĉar iuj el la membroj - aparte arabaj ŝtatoj - ne volis esti nomataj.

Membroŝtatoj redakti

 
la "Koalicio de Volantoj" komence de la iraka milito

Laŭ indikoj de la usona registaro la "Koalicio de Volantoj" je sia fondo ampleksis 43 membroŝtatojn: Afganio, Albanio, Armenio, Aŭstralio, Azerbajĝano, Barejno, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Domingo, Salvadoro, Eritreo, Estonio, Etiopio, Fiĝioj, Filipinoj, Hispanio, Honduro, Hungario, Islando, Italio, Japanio, Jordanio, Kartvelio, Kataro, Kolombio, Kostariko, Kuvajto, Latvio, Litovio, Makedonio, Mikronezio, Nikaragvo, Nederlando, Norvegio, Omano, Palaŭo, Pollando, Portugalio, Rumanio, Sauda Arabio, Singapuro, Slovakio, Slovenio, Sud-Koreio, Tajlando, Tongo, Turkio, Ukrainio, Uzbekio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj. En septembro 2004 Kostariko, kiu ne havas propran armeon kaj ofertis politikan subtenon, je oficiala deziro de la kostarika registaro estis forigita el la listo.[1] Israelo kaŝe apartenis al la Koalicio de Volantoj, sed pro konsidero de la usonaj armeaj unuoj en arabaj ŝtatoj al la ekstero deklaris sin oficiale neŭtrala.

En Britio, Italio, Hispanio kaj Turkio la plimulto de civitanoj estis kontraŭ la iraka milito. En Ĉeĥio la ŝtata prezidanto Václav Havel, kiu dum la milito finis sian postenon, estis por la milito, dum la plimulto de civitanoj estis kontraŭ ĝi.

La Koalicio de Volantoj unuavice havis politikan signifon: Post kiam la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj malakceptis rezolucion, kiu estus subteninta la atakon al Irako, la usona prezidanto George W. Bush volis demonstri, ke Usono ne sole militus kontraŭ Irako. La praktika signifo de la koalicio tamen ne klaras.

Notoj redakti