Hispana Aerarmeo

(Alidirektita el Aer-Armeo de Hispanio)

La Hispana Aerarmeo (hispane Ejército del Aire) estas aerarmeo de la Armeo de Hispanio.

Hispana Aerarmeo
Ejército del Aire y del Espacio
emblemo
aerarmeo • armea branĉo • kosmarmeo
Komenco 7-a de oktobro 1939 vd
Antaŭe Aviación Nacional • Spanish Republican Air Force • Aeronáutica Naval vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Ministerio de la Aero de Hispanio
Membro de European Air Group vd
Filioj Firefighters of the Spanish Air and Space Army vd
Posedatoj Archivo Histórico General del Aire vd
vdr

Laŭ la 8-a Artikolo de la Hispana Konstitucio respondecas pri la garantio de la suvereneco kaj sendependo de Hispanio, la konstitucia ordo, la defendo de la teritoria integreco zorge ĉefe al la flugospaco kaj la pluhavo de la internacia sekureco, en operacoj de paco kaj humaneca helpo.

Historio redakti

La Hispana Aerarmeo naskiĝis en 1910. En 1913 kaj en 1914 jam agadis en Maroko, kie la unuaj aviadiloj plenumis eĉ bombardadojn. En 1925 ankaŭ en Maroko aviadiloj partoprenis en la elŝipiĝo de Alhucemo. Dum la Hispana Enlanda Milito la Hispana Aerarmeo disiĝis inter la du flankoj. Kvankam dekomence plej granda parto de la oficiroj restis fidelaj al la registaro de la Dua Hispana Respubliko, tamen la armeo de Francisco Franco plifortiĝis danke al helpo de la faŝismaj ŝtatoj de Adolf Hitler kaj Benito Mussolini kun militaviadiloj kiel BF 109 kaj He 111. La kreado de nova Hispana Aerarmeo en la 1940-aj jaroj estis konektita kun Nazia Germanio kaj ĝia helpo al reĝimo.

La moderna strukturo de la Hispana aerarmeo estas ligata al la kunlaboro kun aliaj aerarmeoj de NATO.