Packonservado konsistas el agadoj intencitaj por krei kondiĉojn kiuj favoras daŭran pacon - ofte per pacmisio en difinita kriza areo. Esplorado ĝenerale trovas ke packonservado reduktas civilajn kaj batalkampajn mortojn, same kiel ĝi reduktas la riskon de renovigita milito.

Soldato el la Itala Armeo gardas dum la UNIFIL-pacmisio en Libano

Ene de la grupo de naciŝtataj registaroj kaj organizoj, kiuj konsistiĝas la supernacian organismon Unuiĝintaj Nacioj (UN), ekzistas ĝenerala kompreno ke sur la internacia nivelo, pacprotektantoj kontrolas kaj observas pacprocezojn en postkonfliktaj regionoj, kaj povas helpi eksbatalantojn en efektivigado de devontigoj pri paca interkonsento kiujn ili promesis kaj volas plenumi. Tia asistado povas veni en multaj formoj, inkluzive de fid-konstruaj iniciatoj, potenco-dividado-aranĝoj, balotsubteno, plifortigo de la leĝa ŝtato, kaj ekonomia kaj socia evoluo. Sekve, la UN-pacistoj (ofte nomataj Bluaj BiretojBluaj Kaskoj pro siaj helbluaj biretojkaskoj) povas inkludi soldatojn, policanojn de Unuiĝintaj Nacioj kaj civilan personaron.

Unuiĝintaj Nacioj ne estas la sola organizo, kiu efektivigas pacmisiojn. Ne-UN-pacmisioj inkludas la NATO-mision en Kosovo (kun rajtigo de Unuiĝintaj Nacioj) kaj la Multnacia Forto kaj Observantoj sur la Sinaja Duoninsulo aŭ tiujn organizitajn de la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio kun UN-rajtigo.

Laŭ internacia juro, pacistoj estas nebatalantoj pro sia neŭtrala sinteno en la konflikto inter du aŭ pli da militantaj partioj.

Organizoj redakti

La Internacia Solidareca Movado (angle International Solidarity Movement, akronime konata ISM) estas internacia pacmovado kiu, per neperforta rezista laboro, dokumentado de misuzoj kaj ĉeesto en okupata Palestino, laboras por krei "atenton al la palestina liberecbatalo kaj por fini la israelan okupadon".