Bireto (latine biretum) estas kapvesto de i.a. kristanaj ekleziuloj. Ĝi havas tri aŭ kvar pintojn kaj kelkfoje pomponon sur la supro. Tradicie la tripinta bireto estas portata de rom-katolikaj kaj kelkaj anglikanaj kaj luteranaj ekleziuloj. La kvarpinta bireto estas portata kiel universitata vestero dum doktoriĝo en pontifika fakultato aŭ pontifika universitato. Kelkfoje la bireto estas portata de advokatoj en kortumoj, ekzemple la advokatoj de la Manikinsuloj.

Nederlanda ĉefepiskopo Wim Eijk kun bireto
Nigra Bireto
Bonete, la "hispana formo" de la bireto
Kardinalo Christoph Schönborn kun bireto (sen pompono)

Vidu ankaŭ redakti