Talusoeskarpo estas natura aŭ artefarita tereninterrompo. Naturaj talusoj ekestas per geomorfologiaj okazaĵoj (ekzemple erozio, terleviĝo, sedimentado kaj ofte estas nomata nur "deklivo". Artefaritaj talusoj ekestas per la konstruo de digo- kaj entranĉejokonstruaĵoj en la hidroteknika kaj trafikvoja konstruado kaj en la konstruo de talusaj konstrufosaĵoj kaj duktejoj respektive lineejoj. [1]

Digotaluso kun du surkonstruitaj bermoj kaj sen kontraŭeskarpo aŭ kontraŭtaluso.

La stabilcerteco de taluso dependas de la talusangulo kaj krome de vico da influoj. Kaze ke taluso ne estas stabilcerte konstruita, povas okazi talusrompiĝo.

Laŭ Francisko Azorín eskarpo estas Tre klina masonaĵo aŭ tereno.[2] Kaj li indikas etimologion el la latina scalpta (kavita). Kaj li aldonas teknikan terminon Kontraŭeskarpo, por la masonaĵo aŭ tereno, kiu formas kun la eskarpo foson.[3]

NotojRedakti

  1. Hans-Henning Schmidt: Grundlagen der Geotechnik, paĝo 376
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 68.
  3. Azorín, samloke.

Eksteraj ligilojRedakti

  • Talusoj kaj terensaltoj. Dumlekciaj notoj de la katedro por grundkonstruado, grundmekaniko kaj rokmekaniko de la TU (Teknika Universitato) München (PDF; 1,34 MB)