Malfermi la ĉefan menuon

Ĉirkaŭbaroĉirkaŭbara movado (angle enclosure (movement)) estas politika nocio, politika, ekonomia procezo de Anglio en la 16-18-aj jarcentoj, dum kio la grandbienuloj (terposedantoj) komence la komunajn (komunumajn, vilaĝajn) paŝtejojn ĉirkaŭbaris, poste eĉ la bienetojn de la farmistoj, etbienistoj, por etendi la ŝaf-paŝtejojn aŭ eki intensan plantokultivadon.

En la 18-a jarcento la ĉirkaŭbaroj firmigis la proprietan pozicion de la grandbienuloj, helpis la disvastiĝon de la avangardaj teknikoj (sur la bienegoj). La tiel liberiĝinta (sen-posedigita) laborforto elmigris en la novajn anglajn koloniojn axu fluis en la ekprosperan industrion.

HistorioRedakti

La apero de la ĉirkaŭbara movado estas rekondukebla al la kreskanta demando de la lano, bazmaterialo de la teksaĵa industrio. Pro tio la bieneguloj volis ŝanĝi de la agrokultivado al la ŝafopaŝtado, por kio ili klopodis akiri la nekultivatan aŭ komunajn agrojn de la kamparanoj aŭ eĉ iliajn farmitajn bienojn (luitajn agrojn).

La procezo okazis per ekonomia aŭ ekster-ekonomia (perforto) premo. La anglaj leĝoj ne ŝanĝiĝis, sed la decidaj juĝpovoj ĉiam aprobis pretendojn de la grandbienuloj (bien-posedantoj), tiel helpis forpelon de la kamparanoj. Tiuj forpelitaj kamparanoj ofte elmigris al NordamerikoAŭstralio, tiel helpis ties koloniigojn. Alia parto de la forpelitoj en la 18-a jarcento formis la burĝoniĝintan laboristan klason de Anglio (legu industria revolucio).

Vidu ankaŭRedakti

FontojRedakti

HungareRedakti

  • André Maurois: Anglia története (Atheanum, 1937)
  • Eric R. Wolf: Európa és a történelem nélküli népek (Osiris–Századvég, 1995) ISBN 963-379-041-7
  • E. P. Thompson: Az angol munkásosztály születése (Osiris, 2007) ISBN 978-963-389-912-0
  • Szántó György Tibor: Anglia története. Budapest: Maecenas. 1992. ISBN 963-7425-53-5. 124. oldal.