Malferma kamparo (openfields, common fields en angla) estas sistemo de ordigado kaj espluatado de la rura kamparo. En ili, la terpecoj de ĉiu kamparano ne estis separataj de ajna tipo de barilo aŭ heĝo. Krome plej ofte la decidoj pri kio, kiel kaj kiam estu kultivata en ĉiu laborejo estis farataj kolektive inte la najbaroj. En la barkamparo estas dividoj inter la terpecoj, kaj ili asociiĝas al decidoj de unuopaj kultivoj. Al tio oni aldonas gravan pezon da komunaj havaĵoj (paŝtejoj, arbaroj, rajtoj) en tiu tipo de kampaj sistemoj.

Malferma kamparo en Francio, en la regiono de Ĉampanjo.
Paŝtantaj ŝafoj en malferma kamparo.

Ofte oni diras ke la modelo de malferma kamparo estas la dominanto en la zonoj de seka agrikulturo (oni diru, la Norda kaj la Mediteranea Eŭropo) kaj tiu de ferma kamparo en la zonoj de montaro kaj pli malsekaj (Nordo de la Iberia Duoninsulo). Ĉiuokaze, estas idealaj modeloj aŭ tipoj, pli komplikaj en la realo.

Kvankam ili pluis en multaj landoj ĝis eĉ la 20a jarcento, ĝenerale eniris en klara retroiro kun la penetro de la kapitalismaj trajtoj en la agrikulturaj ekonomioj el la 16a jarcento. Speciale grava tiusence estis la movado de la ĉirkaŭbaroj en Anglio.

Vidu ankaŭ redakti