La kortotombokorto kairno apartenas al la megalitaj kameraj tomboj de la Britaj insuloj.[1] Oni trovis ĉ. 350 ekzemplerojn preskaŭ nur en la provinco Ulster, do en la nordo de la insulo Irlando respektive en Nordirlando. En la unuuopaj graflandoj troviĝas: Mayo 36, Sligo 8, Galivo 6, Donegal 3, Cavan 3, Tyrone 2, Derry 2, Fermanagh 2, Antrim 1, Tipperary 1, kaj Kilkenny 1. Neolitaj monumentoj estas signo de neolitaj kulturo kaj ideologio. Ĝia ekesto kaj funkcio estas karakterizaĵo de socia evoluado.[2]

diversaj formoj de kortotomboj
Creevykeel
kortotombo, rekonstruo en la Ulster History Park
duala kortotombo de Boho

La nomo kortotombo estis enkondukita en 1960 de la irlanda arĥeologo Ruaidhrí de Valera. La ĝis 60 m longaj instalaĵoj estas nomataj en la graflando Sligeach (Creevykeel) kaj en la graflando Dún na nGall (Farranmacbride) Cairn. La averaĝa longeco de tiu tomboformo esta ĉ. 30 m. La maksimuma larĝeco estas ĉ. la duono de longeco. La plej multaj ŝajne estis konstruitaj en la frua neolitiko, ekde 3500 a.K. Multaj estis uzata ĝis la fino de la neolitiko (2200 a.K.). Ĉirkaŭ 50 instalaĵoj estis esploritaj.

La tipoj redakti

Ekzistas kvin primaraj subtipoj (malferma, centra, plena, duala kaj transepta). Ili aŭ havas eksteran aŭ centran korton (angle courts). Plej ofte estas sola korto. La kortoj povas esti rondaj, ovalaj, fermaj aŭ malfermaj.

  • a) malferma al la ĉirkaŭo kaj nomata "duonkorto", ekzemple Browndod, Keel East aŭ Clady Halliday.
  • b) fermita krom mallarĝa alireblejo ; (ekzemple Ballyglass, Cloghanmore kaj Creevykeel kaj ofte la orienta parto de la trapezforma ŝtonmonteto estas pli larĝa
  • c) ŝtonmontetoj kun galerio kaj kortoj ĉe ambaŭ finoj estas nomataj "dualaj korto"-kairnoj (Boho, Cohaw, Gartnanoul). Kelkfoje la ŝtonmontetoj de tiu tipo estas ortangulaj, oli ofte trapezformaj (Audleystown). Aghanaglack estas instalaĵo kun iom oblikve orientita galerio kun po du kameroj por flanko.
  • d) la kvara, pli malofta varianto, estas kelkaj neordinaraj instalaĵoj. La "centra korto"-kairnoj, ekzemple Magheraghanrush. Ĉi-tie la korto situas meze en la ŝtonmonteto, la galerioj estas flanke de la korto.
  • e) ankoraŭ pli malofte estas la transepa formo (kortotombo de Behy).

En la nordo de la provinco Munster ekzistas minimume kvar diversaj kortotomboj, kiuj estis uzataj inter 3700 kaj 3570 a.K.

Montetoj redakti

Plej ofte trapezfoma monteto el rompŝtonaĵo estis faritaj super pluraj kameroj.

Galerio redakti

La galerio konsistas el kvar kameroj.

Vidu ankaŭ redakti

Skotlando redakti

Simile al la kortotomboj de Irlando estas la Clyde Tomb de Skotlando.

Literaturo redakti

  • Rodney Castleden: The Stonehenge people. An exploration of life in Neolithic Britain 4700–2000 BC. Routledge, London u. a. 1987, ISBN 0-7102-0968-1.
  • O. Davis, E. E. Evans: The Horned Cairns of Ulster In: Ulster Journal of Archaeology Third Series, Vol. 6 (1943), S. 7–23
  • Elizabeth Shee Twohig: Irish Megalithic tombs. Shire, Princes Risborough 1990, ISBN 0-7478-0094-4 (Shire archaeology 63).
  • Jürgen E. Walkowitz: Das Megalithsyndrom. Europäische Kultplätze der Steinzeit. Beier & Beran, Langenweißbach 2003, ISBN 3-930036-70-3 (Beiträge zur Ur- und Frühgeschichte Mitteleuropas 36).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti