Marbanejo estas tia loko, setlejo, kie troviĝas strandoplaĝo, kiujn uzas ne nur la loĝantoj tie, sed precipe turistoj. Malkiel ĉe naĝejoj plej ofte la banado estas senpaga, sed en kelkaj lokoj estas paga. En granda parto de la landoj de Okcidenta Eŭropo marbanejoj estas preferataj lokoj por somera feriado, tiele multaj britoj kaj germanoj vizitas la marbanejojn de okcidenta Mediteraneo, centreŭropanoj, ekzemple ĉeĥoj, hungarojaŭstroj vizitas la marbanejojn de Kroatio aŭ orienta Italio, ktp. En kelkaj lokoj marbanejoj estas vizitataj dum la tuta jaro, kiel ekzemple en tropikaj landoj aŭ en periferia Eŭropo, ekzemple en la Kanarioj.

La malgranda strando kaj la okcidenta palisaro en Ostendo - panoramo

La turistoj precipe banadas aŭ sunbanadas, malofte subakvistoj, surfistoj, velboatistoj profitas la eblecojn. En tropikaj landoj la banado estas daŭra, alie tio dependas de la temperaturo.

Ĝenerale la maro ne havas kuracefikon, escepte Morta Maro kuracas haŭtomalsanojn.

Sejŝeloj kaj similaj landoj profitas la marbanadon, iliaj ĉefaj enspezoj estas la turistaj elspezoj.

Kelkaj konataj marbanejoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de marbanejoj.
 
Plaĝo en insulo Tobago, Kariba maro
 
Plaĝo de Cancún, Meksiko

Menciindaĵoj redakti

Kelke da landoj ne havantaj maron profitas siajn lagojn, ekzemple

Esperantujo redakti

La esperantistoj havas eblon banadi en Internacia-Esperanto-Kampadejo-Primoŝteno.

Vidu ankaŭ redakti