Zemplínska šírava
Zemplínska šírava (hungare Széles tó) estas akvorezervujo en orienta Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce. La slovaka nomo devenas de la historia departemento.
Zemplínska šírava | ||
---|---|---|
![]() | ||
baraĵlago [+] | ||
Supermara alteco | 116 m n.m. [+] | |
Koordinatoj | 48° 47′ 0″ N, 22° 2′ 12″ O (mapo)48.78333333333322.036666666667Koordinatoj: 48° 47′ 0″ N, 22° 2′ 12″ O (mapo) | |
Longo | 11 km (6.84 mi) | |
Larĝo | 3,5 km (2.17 mi) | |
Averaĝa profundo | 9,5 m | |
Maksimuma profundo | 14 m | |
![]() |
||
Zemplínska šírava | ||
![]() |
||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/35/Slovakia_Zemplinska_Sirava_10.jpg/300px-Slovakia_Zemplinska_Sirava_10.jpg)
Bazaj informoj
redakti- Longo: 11 km
- Larĝo: 3.5 km
- Profundo averaĝa: 9.5 m (plej profunda: 14 m)
- Areo: 33 km²
- Volumo: 334 mio m³
La lago ricevas la akvon de Laborec kaj de rojoj proksimaj. Enfluejo kaj elfluejo troviĝas en la okcidenta flanko proksime de Michalovce, krome estas elfluejo de Hnojné. La slovaka maro havas komparon kun Balatono, kiu nomiĝas "Hungara maro". Ambaŭ lagoj norde havas montojn, sude ebenaĵon. Apudbordaj vilaĝoj estas oriente Jovsa, norde Kusín, Klokočov, Kaluža kaj Vinné, sude Zalužice, Lúčky kaj Hnojné.
Historio
redaktiLa akvorezervujo konstruiĝis inter 1961-1965 kaj tuj iĝis ŝatata feriejo. La turistoj nomumas ĝin Slovaka maro.