Internacia Esperanto-Kampadejo Primoŝteno
(Alidirektita el Internacia-Esperanto-Kampadejo-Primoŝteno)
De 1961 ĝis 1980 estis E-feriejo sur duoninsulo apud la kroata urbeto Primoŝten. Tie miloj da esperantistoj feriis el diversaj landoj. D-ro Gabrijel Divjanoviĉ iniciatis la E-feriejon kaj Hugo Kraus verkis fotolibron pri ĝi nomatan "Feliĉigaj Ferioj". Rade Petković (delegito de Ŝibenik) laboris por la kampadejo dum multaj jaroj. Nuntempe ne multe restas de la feriejo kaj Hotelo Zora okupas la plej grandan parton de la duoninsulo. Nur unu konstruaĵo kaj du muelŝtonoj el Vallon-Pont-d'Arc (Francio) rememorigas pri la kampadejo.

Muelŝtono el Vallon-Pont-d'Arc sur la antaŭa E-feriejo ĉe Primoŝten
Eksteraj ligilojRedakti
- Telestirite dronea vidaĵo de Primoŝten
- Filmo (kroate)
- Historio de la kampadejo Arkivigite je 2016-12-26 per la retarkivo Wayback Machine (esperante/kroate)