Farnborough (Hampshire)
Farnborough estas urbo en la angla distrikto aŭ graflando Hampshire kaj apartenas al la subdistrikto Rushmoor. La urbo havas pli-malpli 60.000 loĝantojn.
Farnborough | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | GU14 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 65 034 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 17′ N, 0° 45′ U (mapo)51.29-0.75Koordinatoj: 51° 17′ N, 0° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 65 m [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
En Anglio Farnborough plej bone konatas pro la aviadila parado Farnborough International Airshow, kiu okazas ĉiun duan jaron.
Ene de la urbo situas la preĝejo Saint Michael's Abbey, en kiu entombiĝis la franca imperiestro Napoleono la 3-a (1808 - 1873) kaj sia edzino Eugénie de Montijo (1826 - 1920).
Farnborough havas tradicion produkti armeajn produktojn. Nuntempe ĝi estas sidejo de la plej granda armila kaj arme-produkta konzerno, BAE Systems.
Geografio Redakti
Farnborough situas en la nordoriento de Hampshire. Proksimas la limo inter Hampshire kaj Surrey, kiun markas la rivero Blackwater. Londono situas en distanco de 50 kilometroj nord-oriente.
La urbon ĉirkaŭas la geografia regiono North Downs.
Eksteraj ligiloj Redakti
- paĝoj de la Rushmoor Borough Council, kiuj informas pri Farnborough
- oficialaj paĝoj de la aviadila parado - Oficiala retejo de la flugspektaklo
- paĝoj de la preĝejo St. Michael's Abbey[rompita ligilo]