Boeing 707

La Boeing 707 estas pasaĝeraviadilo de Boeing, ellaborita en 1957.

Boeing 707

Boeing 707-321B de Pan Am, 1979.
Tipo: Pasaĝeraviadilo
Fabrikanto: Boeing
Unua flugo: 20-an de decembro 1957
Enkonduko: 26-an de oktobro 1958
en Pan Am
Uzanto: Pan Am
Air France
Lufthansa
Qantas
Produktperiodo: 1957-1979
Produktkvanto: 865
vdr
Boeing 707.

Historio redakti

Post la dua mondmilito, invento de jetmotoro kaj pligrandiĝo de aviadila fabrikanta industrio donis al Boeing motivon por prilabori novan pasaĝeraviadilon. Tra prilaboro de jetmotora bombaviadilo Boeing B-47 Stratojet, Boeing komencis prilaboron de jetmotora pasaĝeraviadilo. La prototipo de nova jetmotora pasaĝeraviadilo, Boeing 367-80 sukcese flugis la 15-an de julio 1954. Dum la testflugo, Boeing trovis tekinkaj problemoj kiel Dutch Roll, kaj Boeing aldonis Yaw damper sistemon kaj modifis aviadilon por kruza flugo.

La 13-an de oktobro 1955, Usona aerlino Pan Am mendis 20 aviadilojn. Unue B707 estis komparita kun la De Havilland Comet, tamen pro akcidentoj dum la 1950-jaroj, Comet malpopulariĝis en merkato. Dum la 1960-jaroj, La B707 estis la plej populara pasaĝeraviadila modelo.

En fino de 1960-jaroj, B707 malgrande perdis popularecon en aerlinoj: Ĉefa kialo estis la malgranda skalo de B707, kontraste al aliaj aviadiloj kiel DC-8. La bruo de motoro ankaŭ estis kialo por malkresko. La motoroj de B707 faris grandan bruon pro la neplenumo de tekonologio. La alta konsumo de fuelo iĝis problemo post la Naftokrizo de 1973. La apero de Jumbo, Boeing 747 ankaŭ malkreskis popularecon de B707.

En 1983, B707 de Trans World Airlines finis lastan komercan flugon en Usono. Malgraŭ la striktiĝo de brua regularo, nuntempe pluraj B707-oj daŭriĝas operaciadon en ŝarga-aerlinio por transportaviadiloj.

Variantoj redakti

  • Boeing 367-80 (1954) : Prototipo de Boeing 707.
  • Boeing 707-020 (1959) : Oriĝinala signo por Boeing 720, la malgrandita versio de Boeing 707.
  • Boeing 707-120 (1958) : Unua produkta versio de Boeing 707.
  • Boeing 707-220 (1959) : Versio por Hot and High flugo.
  • Boeing 707-320 (1958) : Interkontinenta versio de Boeing 707-120.
  • Boeing 707-320B (1962) : Plibonigita versio de 707-320.
  • Boeing 707-320C : Konvertebla versio por pasaĝera kaj ŝarĝa versio.
  • Boeing 707-420 (1963) : Modelo por jetmotoro Rolls-Royce Conway 508. Tiu opcio estis operacita de Lufthansa.
  • Boeing 707-700: Testmodelo kun jetmotoro CFM International CFM56.
  • Boeing E-3 Sentry (1972) : AEW&C-modelo.

Specifaĵoj redakti

Diametroj
707-120B[1] 707-320/-420[1] 707-320B[1] 707-320C[1]
Longo 44.22m (145 ft 1in) 46.61m (152 ft 11in) 46.61m (152 ft 11in) 46.61m (152 ft 11in)
Alto 12.7m (41 ft 8in) 12.85m (42 ft 2in) 12.83m (42 ft 1in) 12.80m (42 ft 0in)
Enverguro 39.88m (130 ft 10in) 43.41m (142 ft 5in) 44.42m (145 ft 9in) 44.42m (145 ft 9in)
Maso
Maksimuma Ekfluga Maso
(MTOW)
117t
(257,340 lb)
141.7t
(312,000 lb)
148.5-151.5t
(327,000-333,600 lb)
151.5t
(333,600 lb)
Maksima Surteriga Maso
(MLW)
86.3t
(190,000 lb)
94.0t
(207,000 lb)
94-97.5t
(207,000 lb-215,000 lb)
112.1t
(247,000 lb)
Povumo
Transporta kapableco 174 189 189 194
Povejo Pratt & Whitney JT3D-3 (707-320)
Pratt & Whitney JT4A-11/12
(707-420)
Rolls-Royce Conway-12
Pratt & Whitney JT3D Pratt & Whitney JT3D
Kroza Rapido 977 km/h (528kn) 977 km/h (528kn) 977 km/h (528kn) 977 km/h (528kn)
Flugdistanco 6,700 km
(3,600nmi)
6,940 km
(3,750nmi)
9,300 km
(5,000nmi)
5,400 km
(2,900nmi)

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Konkurantaj aviadiloj