La Airbus A300 estas pasaĝeraviadilo de Airbus, kiu estis ellaborita en 1974. A300 estas unua larĝkorpa pasaĝeraviadilo en la mondo. Multaj modeloj de Airbus estas bazitaj sur A300, kiel A300B9 (A330, dumotora modelo), A300B10 (A310, malgrandigita modelo), A300B11 (A340, kvarmotora modelo).

Airbus A300

Airbus A300B4-605R de Iran Air, 2014.
Tipo: Pasaĝeraviadilo
Fabrikanto: Airbus
Unua flugo: 28-an de oktobro 1972
Enkonduko: 30-an de majo 1974
Uzanto: Air France (1974-1998)
American Airlines (1988-2009)
Lufthansa (1976-2009)
FedEx Express
Produktperiodo: 1971-2007
Produktkvanto: 561
vdr

Airbus A300 estas unua pasaĝeraviadilo de Airbus, kiu estas eksperimenta modelo por eŭropa aviadila komuna entrepreno Airbus. Kiel la unua modelo kaj unua fabrikado de Airbus, A300 sukcese debutis Airbus en aviadmerkato.

Historio redakti

Ĝis fino de 1960-jaroj, la plimultaj aviadkompanioj de Eŭropo uzis usonajn pasaĝeraviadilojn kiel Lockheed L-1011 TriStar kaj Boeing 707. Tiutempe Eŭropaj aviadaj kompanioj sciiĝis ke unuigita aviadila fabrikanto necesas por konkursi kun usonaj kompanioj. La movado por kunlaborado inter eŭropaj kompanioj rezultis la kreon de Airbus en 1972. Kiel nova aviadila fabrikanto, Airbus komencis projekton por sia unua pasaĝeraviadilo.

La unua pasaĝeraviadila projekto de Airbus estis gvidita de Franca inĝeniero, Roger Béteille (1921~ ). Ĉefo de operacia oficejo de Sud-aviation iĝis generaldirektoro de projekta organizaĵo. Germana politikisto, Franz Josef Strauss iĝis prezidanto de kontrolista direktoraro. La projekto iĝis komuna projekto de Britio, Francio, kaj Germanio. Por savi prilaborkoston kaj rilati en Usona merkato, Airbus decidis uzadon de usonaj potencplantoj.

En 1969, dum la Pariza aerekspozicio, La franca transporta ministro Jean Chamant kaj germana ekonomia ministro Karl Schiller subskribis interkonsenton pri oficiala komencigo de A300. La prototipo de A300 estis montrita la 28-an de septembro 1972. En 1974, Franca kaj Germana aviadinstitucioj permesis tipan kvalifikon de A300, En 1974 FAA permesis ĝin.

La ĉefaj aerlinioj kiel Air France kaj Lufthansa operaciis A300 ĝis 1990-jaroj. Tamen, danke al ETOPS (angle Extended Range Twin Operations) rendimento, multaj aerlinioj opraciis A300 ĝis 1990-jaroj, eĉ post la enkonduko de Airbus A320 en 1988.

Produktado de A300 estis haltigita en 2007, kune kun malgrandigita modelo, A310. Nuntempe usona loĝistika kompanio FedEx Express operacias 68 A300.[1]

Dezajno redakti

La A300 estas unua larĝkorpa pasaĝeraviadilo, kiu havis du jetmotorojn. En 1977, A300 komencis ekipon de ETOPS, kiu ebligis longdistancan flugon sen gvido de grundaj kontroloj. A300 sukcedis aviadilajn teknologiojn el eŭropaj aviadilaj fabrikantoj. Ekzemple, Brita aviadila fabrikanto De Havilland dezajnis flugilon de A300. Kelkaj rendimentoj de A300 estas derivita el Konkordo.

Enkonduko de elektronikaj instrumentoj ankaŭ plibonigis rendimenton de A300, Poste A300 ebliĝis flugi sen fluga inĝeniero kaj motora kontrolisto. Kiel la aviadilo, kiu estis ellaboritas dum la 1970-jaroj, multaj modifoj ebligis A300 por daŭrigi flugon nuntempe.

Modelo redakti

  • A300B1 : Prototipa versio.
  • A300B2 : Unua produktada versio.
  • A300B4 : La ĉefa versio de A300.
  • A300B9 (A330) : Prototipo de dumotora modelo, A330.
  • A300B10 (A310) : mallongigita versio de A300.
  • A300B11 (A340) : Prototipo de kvarmotora modelo, A340.
  • A300-600 : Plibonigta versio de A300.
  • A300-600F : Ŝarga versio de A300-600.
  • A300-600ST : "Beluga" versio de A300.

Specifaĵo redakti

Diametroj
A300-600 (Pasaĝeraviadilo)[2] A300-600F (Ŝarĝaviadilo)[3]
Longo 54.10m (177ft 5in) 54.10m (177ft 5in)
Alto 16.50m (54ft 3in) 16.50m (54ft 3in)
Enverguro 44.84m (147ft 1in) 44.84m (147ft 1in)
Maso
Maksimuma Ekfluga Maso
(MTOW)
171.7t (380,500lb) 170.5t (375,900 lb)
Maksima Surteriga Maso
(MLW)
77.8t (308,600lb) 140t (308,600 lb)
Povumo
Transporta kapableco 266 pasaĝeroj 15-21 Konteneroj
Povejo Du CF6-50C2 aŭ JT9D-59A Du CF6-80C2 aŭ PW4000
Maksimuma operaciada
Maĥa nombrilo (Mmo)
Mach 0.82 (829 km/h, 515 mph) Mach 0.82 (829 km/h, 515 mph)
Flugdistanco 7,500 km (4,050 nm) 7,500 km (4,050 nm)

Referencoj redakti

  1. La raporto pri statistiko en Q4 2015 de FedEx Express, p.17 angle
  2. [ Informa paĝo pri A300-600, Airbus angle. Arkivita el la originalo je 2017-07-27. Alirita 2017-07-24. Informa paĝo pri A300-600, Airbus angle]
  3. [ Informa paĝo pri A300-600F, Airbus angle. Arkivita el la originalo je 2017-07-18. Alirita 2017-07-24. Informa paĝo pri A300-600F, Airbus angle]

Vidu ankaŭ redakti