Ekranoplano (el la rusa lingvo экранопла́н) estas rapida transportilo, simila al aviadilo aspekte, sed dependa de "grundefiko", tio estas kapabla flugi nur je relative malgranda alteco de glata surfaco (akvo, tero, glacio). Kompare al aviadiloj, ekranoplanoj havas rimarkeble malpli longajn flugilojn.

Sovetia ekranoplano A-90 Orlonok (Aglido) en muzeo

Ekranoplanoj povas esti uzataj en multaj itineroj, speciale super la akva surfaco, ankaŭ tie, kie ŝipoj ne povus trairi (ekzemple, pro malgranda profundeco de akvo).

Inter la avantaĝoj de ekranoplanoj estas:

  • alta ŝpar-efiko kaj pli bona ŝarĝeblo kompare al aviadiloj;
  • relative alta rapideco (pli rapida ol ŝipo aŭ aŭto);
  • ekranoplano, pro la malgranda alteco de moviĝo, estas nevidebla por kontraŭaviadilaj radaroj; nek ĝin efikas kontraŭŝipaj minoj;
  • ekranoplanoj ne bezonas specialan flughavenon por ekflugi: por ili sufiĉas iom longa akvoareo aŭ plata terpeco;
  • por ekranoplano ne gravas, kion ĝi uzas kiel ekranon: povas esti glaciiĝinta rivero, marĉo, maro ktp.; ekranoplanoj povas moviĝi laŭ rektaj itineroj, ne dependante de infrastrukturo (pontoj, vojoj ktp.);
  • modernaj ekranoplanoj estas multe pli sekuraj ol aviadiloj: okaze de iu misfunkcio ekranoplano povas tuj surakviĝi kaj resti flosanta.

Ekranoplanoj havas ankaŭ malavantaĝojn:

  • uzataj super riveroj, ekranpolanoj povas maltrankviligi kaj eĉ mortigi flosantajn birdojn, kiuj pomulte kolektiĝas en riveroj;
  • ekranoplanoj estas tre specife stirataj, pilotoj bezonas specialan instruadon;
  • ekranoplano ne povas flugi super neplata surfaco (tre ŝtorma maro, montaro ktp.).

La sola ŝtato, kie ekranoplanoj de kelkaj modeloj estis konstruataj kaj uzataj, estas Sovetunio. La unua ekranoplano, konstruita fare de la grupo de Rostislav Aleksejev en 1962, tre impresis sovetajn altrangulojn, kaj la grupo ricevis bonan financadon. En 1966 estis finkonstruita kaj sendita al Kaspia maro por testado la ekranoplano KM (konata kiel "Kaspia Monstro", kvankam KM estis fakte rusa mallongigo de Корабль-Макет "ŝipo-modelo"). Longeco de Kaspia Monstro estis ĉ. 100 metroj, ĝi povis pezi maksimume 544 tunojn ĉe ekflugo. Ĝis konstruo de ŝarĝaviadilo An-225, Kaspia Monstro estis la plej peza flug-aparato en la mondo.

En 1972 estis konstruita la unua ekranoplano A-20 Orlonok. Estis konstruitaj entute kvin (el planitaj 24) tiaj ekranoplanoj, ilin uzis milita ŝiparo. Post morto de defendoministro Dmitrij Ustinov en 1984 ekranoplanoj (kaj kelkaj aliaj science novatingitaj teknikaĵoj) ne plu estis produktataj kaj esplorataj.

En moderna Rusio kelkaj relative malgrandaj ekranoplanoj estas ellaboritaj kaj produktataj, kiel Ivolga EK-12P produktata en Omsko. Ĝia maksimuma ekfluga pezo estas 3,7 tunoj, ĝi povas preni ĝis 12 homojn kaj estas destinita por diverstipa gardista uzado.

Aliaj du ŝtatoj, kie daŭras esplorado de ekranoplanoj, estas Sud-Koreio kaj Usono. En Usono kompanio Boeing estas ellaboranta grandegan ekranoplanon, kiu povos porti samtempe ĝis 17 tankoj M-1. Tia ekranoplano povus esti multe malpli kosta rimedo por transporti militistajn teknikaĵojn al konfliktozonoj.