Aviada Terminaro
Aviada Terminaro [1] estas libro eldonita de Gilbert R. Ledon en 2002 ĉe Eldonejo Fonto el Ŝapekoo (Brazilo). La 287-paĝa verko kolektas teknikan terminaron pri aviado. Dum jardekoj estiĝis polemiko ke la uzado de la angla lingvo en aviado pro malfacila fonetiko povas iĝi okazigo de problemoj kaj akcidentoj en la praktika realo. Ĝi estas unu el kvar libroj pri teknikaj aferoj verkitaj de tiu aŭtoro.
Aviada Terminaro | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Gilbert Ledon | |
Eldonjaro | 2002 | |
Urbo | Ŝapekoo | |
Eldoninto | Fonto | |
Paĝoj | 287 | |
RecenzojRedakti
|
Alia kritikoRedakti
Literumado de literoj kaj ciferoj.
Tio estas diskutata je paĝoj 238 ĝis 240 de la terminaro. En la listo de kodaj vortoj estas vortoj kiel barbo, cirklo, ofte, kuo En la kutima angla oni uzas bravo, ĉarli, oskar, kvebek. Ekzistas oficiale la literumalfabeto de ICAO, mallonge la ICAO-alfabeto. Estus rekomendinda, uzi literum-alfabeton identan aŭ almenaŭ tre similan al la ICAO-alfabeto ankaŭ en Esperanto. La radio-amatoroj ŝanĝis sian literum-alfabeton al la ICAO-alfabeto, kiu plibonigis la kompreneblecon dum plurlingvaj kontaktoj.
Por la ĉapelitaj literoj aperas kod-vortoj ĉerko, ĝermo, ĥoro, ĵongli, ŝildo. Kiu konas kaj povas uzi tiujn kodo-vortojn? Pli bone ŝajnas la uzo de la Zamenhofa sistemo, do literumi ĉapelitajn literojn ŝ, ĝ ktp. per sh, gh ktp.
ReferencojRedakti
- ↑ tiele literumita en Sennaciulo, 10(1168), p. 143.
Eksteraj ligilojRedakti
- Blazio Vaha (2008-12-21) Alfabetumo en bruo (esperante). Ipernity. Arkivita el la originalo je 2016-09-23. Alirita 2016-06-30.
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing