Gilbert Ledon

franca-brazila esperantisto, verkisto kaj eldonisto
(Alidirektita el Gilbert R. Ledon)

Gilbert René LEDON (naskiĝis en 1931 en Francio, mortis la 3-an de marto 2003 en Brazilo) estis franca-brazila esperantisto, verkisto kaj eldonisto.[1]

Gilbert Ledon
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1931 (1931-01-01)
Morto 3-an de marto 2003 (2003-03-03) (72-jaraĝa)
Mortis pro Akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Trafikakcidento Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Francio
Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Symilde Schenk Ledon Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Lilia Ledon da Silva Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kovrilpaĝo de Sennaciece tra Nia Mondo, 1989

Li naskiĝis en kamparana medio. Post sia esperantiĝo li vizitis la kabaredon de la Tri koboldoj kaj ekaktivis en la SAT-medio. Li edziĝis kun german-devena brazila esperantistino Symilde Schenk Ledon, kaj uzis esperanton kiel hejmlingvon kun siaj infanoj. Profesie inĝeniero, li translokiĝis al Brazilo kie li post ioma tempo iĝis posedanto de la fabriko de manekenoj, en kiu li laboris. Tre aktivis en Esperantio sur plej diversaj kampoj. Konata kiel akra polemikisto, li publikigis artikolojn en multaj gazetoj, ĉefe en Monato kaj redaktis dum kelkaj jaroj la gazeton Liberecana Ligilo, eldonita de la liberecana frakcio de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Li publikigis proprakoste la revuon Brazilan Esperantiston dum kelka tempo. Ankaŭ la verkon Sennaciece tra Nia Mondo en kiu li akre rimarkas la diferencojn inter la diversaj popoloj, li eldonis proprakoste kaj vendis favore al Monato. Pro la mencio de tiuj diferencoj kelkaj kulpigis lin pri rasismo, kvankam li klare sbribas: "Tiuj diferencoj tute ne pravigas rasismon. Neniu raso, aŭ gento, havas mistikan mision super alia." [2]

Li mortis kun sia edzino okaze de trafikakcidento.

Verkoj

redakti
Politikaj
Teĥnikaj
  • Manekenoj kaj Ni (konstruaj datumoj pri manekenoj)
  • Hermetikaj Pumpiloj (konstruaj datumoj)
  • Konstruu Vian Domon 2002 (teĥnikaj vortoj pri domkonstruado, ilustrita per desegnaĵoj)
  • Aviada Terminaro, Fonto, 2002, 86p
Membiografiaj
  • Satana Anĝelo (e-o-franca-portugala), Sennacieca Asocio Tutmonda, 1983
  • Sennaciece tra Nia Mondo, 1989
  • Familia Lingvo = esperanto
  • Ikaro ne Sonĝis
Beletraj
Primovadaj

Recenzoj

redakti

Pri Manekenoj kaj Ni

 
 Jam la fakto ke la aŭtoro, severa kritikisto de konsumismo, estis elstara fabrikisto de unu el la ties plej eminentaj simboloj - manekenoj - estas invito al legado. Fakte li iom priironias la sintenon de la homoj al manekenoj eĉ se li mem ekspluatis tiun submetiĝon de la homoj al manekenajinfluoj. Ni ja devas adaptiĝi al la mondo se ni ne povas ŝanĝi ĝin, kaj ĝin ne volas ankoraŭ forlasi. Kaj la verkaro de la aŭtoro - preskaŭ ĉiam polemika - atestas ke li ne apartenas al la tipo konformiĝema. Mi pensas ke, post la legado de la kajero, oni rigardos manekenojn en iel diferenca maniero, eble iom pli familiare, se ne simpatie.

Ke vivantaj manekenoj, niaj revigaj modelinoj, ne estas konvenaj modeloj por la manekeno-pupoj estas apenaŭ kredeble. Ke imitado de ties al ni ŝajne perfektaj formoj estas nura komenco por ia rearanĝo de kurboj kaj depresioj sonas kvazaŭ sakrilegie. Kaj tamen tion diras la aŭtoro, eĉ se li mem mencias ricevitajn sugestojn, ke oni vendu manekenojn (la senvivajn) kiel libidovekilojn. Tio signifas ke, almenaŭ laŭ la okuloj de la sugestintoj, la pupoj ne tro devojiĝis de la origina modelo. Aliajn sentojn la manekenoj devas veki, al aliaj instigoj ili devas servi. Pri tio konsciis la aŭtoro, kiu evoluigis la teknikon - kaj arton - de sia kompanio laŭ la tendencoj de la mondaj avangarduloj sur tiu kampo, kaj li mem pionire enkondukis ion en la metion. Mi ne dubas ke iu povas entrepreni fabrikadon de manekenoj surbaze de la instrukcioj de la libro, same kiel la aŭtoro iam fabrikis (laŭ sia rakonto en la kajero mem) dratigatoron, surbaze nur de instrukcioj en iu libro en lingvo al li ne tute familiara. Tamen, eĉ se oni ne estas same iniciatema kiel Ledon, mi pensas ke oni povas lerni ion el la legado. Eventuale eĉ fabriki manekenojn. Kaj ne nur tiajn pupojn oni fabrikas per simila tekniko. Aldone al tio oni lernas el la maniero kiel ĉiutaga uzanto de la lingvo uzas ĝin en teknika teksto, pri branĉo laŭsupoze antaŭe ne pritraktita en Esperanto. Ja la konfesita intenco de la aŭtoro estas stimuli la uzadon de Esperanto por la pritrakto de teknikaj temoj, en iu mondo pli kaj pli teknikeca. Interesaĵojn mi lernis pri la evoluo historia kaj teknika de la manekenoj, kaj certe mi de nun komencos pli atente kaj kritike rigardi ilin, ĉar nun ili estas al mi ne nur iaj pendigiloj por vendendaj vestaĵoj. Ili havas malantaŭ si historion kaj, krom efikaj vendohelpiloj, ili estas ankaŭ parencoj de artverkoj, se ne mem atestantoj pri kelkaj artoj: skulptado, pentrado, ŝminkado. Jes, ŝminkado, kial ne, se ankaŭ robodesegniston oni konsideras artisto. Kaj nur por agi laŭ la kutima ritaro de la Esperantaj recenzistoj jen: Preseraroj: ...kiom... kiom... anstataŭ tiom...kiom (paĝo 19, linio 22). ...en liaj vitrinoj anstataŭ en siaj vitrinoj (paĝo 10, linio 11). Malglataĵoj: ...de la objekto, kiel la homoj identigas sin... anstataŭ ...kun kiu la homo identigas sin (paĝo 11, linio 15). La propra procedo de fabrikado... anstataŭ ...La procedo mem de fabrikado... (paĝo 24, linio 27)

Dubindaĵo (almenaŭ por mi): ... vendado kun fikado havas nenion por vidi anstataŭ ... vendado kaj fikado havas nenion komunan
— José Dias Pinto. Brazila Esperantisto - Numero 299, Junio (1997)

Pri Virusoj

 
 Kiam aŭtoro ekricevas ideon en la kapon kaj decidas transformi ĝin en tekstan verkon disponeblan al siaj legantoj, tiam unua demando tuj prezentiĝas al li: per kia ĝenro li vestos sian ideon por plej oportuna prezento? Ĉu per poezio? novelo? romano? dramo? eseo disertacio?

Kompreneble, la elekto fine fariĝas laŭ la speco de ideo kovata en la verkista kapo; evidente, romantikaj, metaforaj ideoj kondukas al poezio; sciencaj, sociaj temoj kondukas al eseoj; eventoplenaj faktoj, ĉu fikciaj, ĉu realaj, al novelo aŭ romano; k.s. Kiaspeca mensa materialo kondukas la aŭtoron al verkado de dramo? Kion signifas teatro en la vasta literatura kampo? Teatro estas eble same antikva, kiel la homaro mem. Antaŭ ol verki ĝin, la prahomoj ĝin ludis. La magia forto de teatro eble originis de la profunda psika bezono dramigi la spertojn de la vivo - kaj la gajajn, kaj instruajn, kaj la suferajn, kaj la misterajn - por pli bone kapti la sencon kaj signifon de tiuj spertoj. Infanoj ĝis hodiaŭ ĉiutage, instinkte dramigas siajn travivaĵojn: primitivaj, izolitaj “homaj komunumoj ĉie en la mondo, de plej malnova tempo, surmetas siajn maskojn kaj fantazivestojn kaj aliformiĝas en diojn, spiritojn, feojn, supernaturajn potencojn. Sur podio troviĝas plej oportuna loko por ke la spektanto observu siajn proprajn timojn, kaŝitajn dezirojn, animajn inklinojn, siajn egoismon kaj idealojn - kvazaŭ oni rigardus kvar teatraĵoj verkitaj en junaĝo - kaj rifuzita de tiama “kompetentulo” Bartelmes, kiel “ne sufiĉe literatureca”. Ni legu ĝin sen antaŭjuĝoj. La unua teatraĵo, “La Paranojulo” estas tragika interparolo inter freneza, deliranta alkoholisto, lia edzino kaj lia infano. La edzo halucinas persekutiĝon kaj imagas ŝian intencon veneni lin. La situacio kondukas la edzinon al monologo pri la sensenco de filozofio, etiko kaj sciemo, fronte al la senbrida, memdetrua ĝuemo de homo. La dua teatraĵo, “Viktimoj”, enscenigas malsanegan panjon, religieman filon kaj servistinon. La suferego de la patrino igas ŝin blasfemi, kio vekas en la filo indignon kaj iom kruelan kontraŭadon kaj akuzadon pri peko. La servistino analizas la aferon objektive kaj fine longe monologas kontraŭ ĉia neracia kredo, kiu akre viktimigas la homon. “La Patriotoj” estas la titolo de la tria drameto. Patrioto, monamanto kaj revoluciemulo diskutas kaj disputas en sia laborejo, nome en laboratorio pri elektronikaj studoj. Ĉiu kritikadas la pensojn kaj emojn de la aliaj ĝisĥaose, foje krude, sen ia ebleco de interkompreno, sen ia spirita ponto inter ili. Ĉiu energie defendas plengorĝe siajn principojn kaj neniu cedas eĉ milimetron al la aliulaj kredoj. Kvazaŭ ĉiu parolus al si mem, surde. La tutaĵo finiĝas per furioza kriado kaj mortminaco, kaj la revoluciemulo longe monologas kontraŭ la nocioj “patrio” kaj “monavido”, dum la aliaj du rolantoj kante tostas. Laste, “Ce la Burokratejo” burokratulo diskriminacie misatentas proleton, kiu pledas pri siaj laboristaj rajtoj; la leĝo estas uzata kontraŭ tiu, kiun ĝi devus protekti. Envenas kapitalisto, kaj la tuta favoro de la leĝo kaj de la burokratulo turniĝas al la potenculo. Venas fine (neeviteble!) longa monologo de la proleto kontraŭ socia maljusto, kontraŭ burokratemo, kontraŭ diskriminacio kaj flatemo. Aludo pri perforta venĝo-revolucio falas kun la kurteno. La Ledon-a verko estas certe interesa kaj leginda - kiel cetere ĉio, kio ŝprucas el lia fontoplumo. Flua lingvaĵo, emfazaj ideoj, vigla pensado abundas. Lia teksto vigle pulsas kaj la polemikemo ĉiulinie montriĝas. Sed ĉu ĝi entute konsistigas veran teatron? Ĉu la dramoj konformas al la trajtoj menciitaj en nia kvara paragrafo? Eble parte, ĉar homaj trajtoj estas krude montrataj. Sed tia teatro similas al pentraĵo farita per tro dikaj strekoj kaj tro fortaj, sennuancaj koloroj. Ĝi ne sonas nature; male, la personoj ŝajnas iom karikaturaj, iom unutonaj, unukoloraj. Ŝajnas, ke la tuta drama situacio estas kreita nur por konduki al la fina monologo, kiu pamfletece defendas idearon, jen politikan, jen filozofian. Ŝajnas, ke la aŭtoro eble devus elekti alian ĝenron por esprimi siajn (cetere saĝajn) ideojn. Eble eseon, eble sociologian disertacion. Ĉiuj roluloj estas malbonhumoraj, perfortemaj, ofendemaj, plendemaj, disputemaj. La etoso estas ĉiam peza, tragika. La idearo, senescepte kontesta. La drama mondo de Ledon aperas ombra kaj senespera. Oni tamen elstarigu pozitivajn trajtojn en la verko. En iuj momentoj, ĝi iom memorigas pri la moderna teatra skolo t.n. “absurda”, de Genet, Ionesco, k.a. “Atendante Godot”, de Beckett, estas fama dramo de la sama speco. Se Ledon eble iom homigus siajn personojn, iom malskemigus ilian sintenon, permesus al ili iom da fleksiĝo, iom da malkohero - tiam liaj dramoj certe atingus pli vivajn bildojn. Kiel ili estas, oni apenaŭ povas imagi ilin sur podio. La lingvaĵo estas viva kaj esprimoplena, sed ne tute senriproĉa. Sur pĝ. 18 “li subite eliras la fiksan revon” anst. ”elliras el”; sur pĝ. 33, mi preferus “revelacio”-n, anst. “rivelo”; sur pĝ.35 “...sonĝo eble, kiu devenas mian vulgaran medion” (?); pĝ. 36 “injektadojn” anst. “injektaĵojn”; pĝ. 40 “tia profanaĵo malpermesas ke oni vin konsideru kiel homo!” anst. “..homon!”. Sed ĉi tiuj makuletoj tute ne nebuligas la lingvan valoron de la verko - eble ĝian plej grandan valoron. Oni

nepre legu ĝin pro ĝia unikeco, pro la sincereco de la aŭtoro, pro la valideco de ĝiaj pensoj. Oni eble nur ne risku surscenejigi ĝin. 
— Paulo S. Viana. Brazila Esperantisto - Numero 308, Septembro (1999)

Eldonoj

redakti

Apero en filmoj

redakti
  • partoprenado en ronda tablo pri "Eldonaj kaj aŭtoraj rajtoj", Sorokabo-SP-BR - 1997

Referencoj

redakti
  1. La Merkato[rompita ligilo] de aprilo 2003.
  2. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/06, paĝo 25: La libro kiun kelkaj rifuzas vendi verkita de Robert Robertson.

Rete legeblaj verkoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti