Clara de Hess
Argentinana esperantistino
Clara de HESS (naskiĝis 1910 - pereis akcidente la 21-an de julio 1994) estis elstara Esperanto-aktivulino en Argentino.
Clara de Hess | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1909 |
Morto | 21-an de julio 1994 (84-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Argentino |
Familio | |
Edz(in)o | Jorge Hess |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Ŝi kunfondis en 1941 Argentinan Esperanto-Ligon kaj helpis starigi dekojn da E-societoj en la lando, kiujn ŝi poste konstante vartis. Kun sia edzo Jorge Hess ŝi gvidis kursojn en Eŭropo kaj Latin-Ameriko. Fakdelegito de UEA pri vegetarismo, ŝi estis tutlande konata kiel aŭtoro de sukcesaj kuirlibroj hispanlingvaj.
Kiel kuiri sen viando (hispane Cómo cocinar sin carne) estas kuirlibro verkita de Clara de Hess kaj eldonita de Gilbert Ledon. Ĝi enhavas 1 001 vegetaranajn receptojn.
Vidu pliajn informojn ĉe Jorge Hess.