Kiel kuiri sen viando
Esperanta kuirlibro
Kiel kuiri sen viando (hispane Cómo cocinar sin carne) estas kuirlibro verkita de la argentina esperantisto Clara de Hess kaj eldonita de Gilbert Ledon. Ĝi enhavas 1001 vegetaranajn receptojn.
Kiel kuiri sen viando | |
---|---|
1001 receptoj, ne nur por vegetaranoj, sed por ĉiu ajn sanema dommastr(in)o. | |
kuirlibro | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Clara de Hess |
Ilustristo | Blanca Cotta |
Lingvoj | |
Origina lingvo | Hispana |
Lingvo | Esperanto |
Eldonado | |
Eldondato | 1994 |
Lando | Argentino |
Trajtoj | |
Paĝoj | 432 |
Tradukado | |
Tradukinto | Gilbert Ledon |
Historio redakti
Clara unue intencis verki la libron hispane kaj esperante samtempe,[1] sed pro abrupta manko da viando en Argentino, ŝi decidis prioritatigi la eldonon de la hispana versio.[1][2] Post multaj jaroj, la esperanta versio finfine reprenis pritrakton per la helpo de Gilbert Ledon, kiu plenumis la laboron unu jaron post la forpaso de Clara.
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 de Hess, Clara; Gilbert René LEDON. (novembro 1998) “Antaŭparolo”, Kiel kuiri sen viando, p. 7–9.
- ↑ (2-a de februaro 1952) “Meat Rationing in Argentine”, National Advocate (Angle).