Leĝoj de Arkimedo

En fiziko, suprenfortoflosemo(?) estas supreniga forto sur objekto pro fluaĵo (t.e., likvaĵogaso) kiu parte aŭ entute ĉirkaŭas ĝin, pro malsama premo sur supero kaj subo de la objekto. La suprenforto egalas al la pezo (en neŭtonoj) de la fluaĵo elpuŝita de la korpo. Tiu ĉi forto ebligas ke objektoj flosas aŭ pezas malplie ol en vakuo. Flosemo gravas por multaj veturiloj, kiel boato, ŝipo, balono, kaj aerŝipo.

Flosemo agas kontraŭ la forto de gravito kaj tiel malpezigas objektojn. La maso de la objekto tamen ne ŝanĝiĝas. Oni distingu inter flosa pezo kaj maso.

Arkimedo-PrincipoRedakti

Principo de Arkimedo, aŭ la leĝo de suprenforto,

"Arkimedo-Principo diras, ke ajna korpo parte aŭ tute mergita en fluido ŝajne perdos pezon egalan al la fluidpezo delokita."

HistorietoRedakti

Ĝi nomiĝas pro Arkimedo de Sirakuso. Vitruvio rakontas la fama historio de Arkimedo malkovrante tiun ĉi dum bano kaj poste kurante senveste tra la urbo, sed vera montro de la malkovro montriĝas en lia duvolumena verko Pri Flosantaj Korpoj. La antikva ĉina infangenio Cao Ĉong ankaŭ ĝuste aplikis la principon de flosemo por bone mezuri la pezon de elefanto, kiel priskribita en Sanguo Zhi.

Vidu ankaŭRedakti