Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj
La malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Bangladeŝo kaj orienta Barato. La ekoregiono okupas areon de 254 100 kvadratajn kilometrojn, kovrante plejmulton de Bangladeŝo kaj de la barataj subŝtatoj de Okcident-Bengalo, Biharo, kaj Tripuro, kaj etendiĝante en najbarojn partojn de la subŝtatoj Asamo, Utar-Pradeŝo, kaj Oriso.
Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Landoj | Bangladeŝo, Barato | |||
Koordinatoj | 24° 0′ 0″ N, 89° 28′ 0″ O (mapo)2489.466666666667Koordinatoj: 24° 0′ 0″ N, 89° 28′ 0″ O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 254 100 km² (25 410 000 ha) [+] | |||
Areo | 254 100 km² (25 410 000 ha) | |||
Birdospecioj | 380+ | |||
Mamulspecioj | 126 | |||
|
||||
Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj | ||||
Priskribo
redaktiLa malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj etendiĝas tra la aluvia ebenaĵo de la malsupraj Gango kaj Bramaputro , kiuj konstituas la plej grandan riverdelton en la mondo. Nuntempe la ekoregiono estas unu el la plej dense loĝataj regionoj en la mondo, kaj la arbaroj plejparte estas anstataŭitaj de intensiva agrikulturo.
La ekoregiono estas limigita oriente kaj nordoriente de montaraj tropikaj arbaroj; la mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj troviĝas en Ĉin-Montetoj kaj Ĉitagong-Montetoj oriente, kaj la meghalajaj subtropikaj arbaroj troviĝas en la Ĥasi-Montetoj kaj Garo-Montetoj al nordoriento. Al nordo, la ekoregiono etendiĝas ĝis la bazo de Himalajo, kie ĝi estas limigita de la Tera-Duara savano kaj herbejoj. La supra parto de la bramaputra valo en Asamo hejmigas la humidajn malaltaĵajn kvazaŭĉiamverdajn arbarojn de la bramaputra valo. Al nordokcidento, la arbaroj estas limigitaj de la Supra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj, kaj la sekaj ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj troviĝas sur la Ĉotanagpur-Altebenaĵo al nordokcidento. La ekoregionoj de la sundarbanaj dolĉakvaj marĉarbaroj, kaj de la sundarbanaj mangrovoj troviĝas en la marĉaj, duon-saletaj kaj saletaj sudaj branĉoj Gango-Bramaputa Delto kiuj borderas Bengalan Golfon.
Vidu ankaŭ
redakti
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono IM0120 : Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj (WWF)
- angle Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2019-03-20 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono IM0120 : tajpu : Lower Gangetic plains moist deciduous forests