Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano

La subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano estas ekoregiono el la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kovras la precipan parton de la insulo de Tajvano, escepte de la pli suda pinto de la insulo, kiu konstituas la ekoregionon de la musonaj pluvarbaroj de Sud-Tajvano.

Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano
ekoregiono
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Koordinatoj23° 46′ 0″ N, 121° 0′ 0″ O (mapo)23.766666666667121Koordinatoj: 23° 46′ 0″ N, 121° 0′ 0″ O (mapo) [+]
Areo49 209 km² (4 920 900 ha) [+]

Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano (Tero)
Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano (Tero)
Situo de la ekoregiono
Map
Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano
vdr
Ĉiamverdaj arbaroj en Nacia Parko Taroko.

La krutaj montaroj gastigas variadon de arbaraj tipoj, ekde subtropikaj arbaroj en la malaltaĵaroj ĝis mezvarmaj kaj subalpaj arbaroj.

Tiu ĉi ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "tajvanaj montarbaroj".

Flaŭro redakti

 
Subtropika arbarero de la indiĝena Areca catechu (arekacoj), en montetaj vivejoj super kampoj, Tajwano.

La marbordaj ebenaĵoj kaj malpli altaj regionoj estas kovritaj de ĉiamverdaj arbaroj de Castanopsis , regataj de Cryptocarya chinensis kaj Castanopsis hystrix, kun dissemitaj arbareroj de la subtropika Mason-pino (Pinus massoniana). Je pli altaj situoj, japana blua kverko (Quercus glauca) anstataŭas Cryptocarya kaj Castanopsis kiel superregantan arbon.

Kiam alteco ankoraŭ pligrandiĝas, la ĉiamverdaj foliarboj laŭgrade estas anstataŭitaj de deciduaj foliarboj kaj koniferoj. Super 3 000 metrojn, falfoliaj foliarboj kia tajvana alno (Alnus formosana) kaj acero (Acer spp.) miksiĝas kun ĉina cugo (Tsuga chinensis). Je la plej grandaj altecoj, montarbaroj estas regataj de koniferoj, inkluzive de ĉina cugo, piceoj (Picea spp.), kaj abioj (Abies spp.).

Faŭno redakti

Pro la insula karaktero de Tajvano estas kelkaj animalaj endemioj en tiu vivejo kiel pri la birdoj la tajvana paruo, la tajvana pigo aŭ la tajvana regolo kaj inter mamuloj la tajvana serovo kaj la tajvana makako.

Naturprotekto redakti

Vidu ankaŭ redakti


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj   Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj   Indonezio,   Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj   Brunejo,   Indonezio,   Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo   Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj   Kamboĝo,   Tajlando,   Vjetnamio
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj   Barato,   Butano,   Nepalo
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj   Ĉinio
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj   Bangladeŝo,   Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj   Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj   Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj   Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj   Barato,   Bangladeŝo,   Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj   Ĉinio, Laoso,   Birmo,   Tajlando,   Vjetnamio
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj   Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj   Vjetnamio
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj   Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj   Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj   Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj   Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj   Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas   Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj   Birmo,   Malajzio,   Tajlando
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano   Tajvano

Eksteraj ligiloj redakti