Tajvana regolo estas tre eta paseroforma birdo. Ĝi estas membro de familio regoledoj, kies scienca nomo Regulidae devenas el la latina vorto regulus aŭ "eta reĝo" aŭ princo, kaj derivas el la koloraj kronoj de plenkreskuloj, kaj ankaŭ endemiulo sur la insulo Tajvano. La birdo estas la plej eta birdo de endemiaj birdaj specioj sur Tajvano kaj la plej bunta membro de ĝia familio – regoloj en la mondo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tajvana regolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Regoledoj Regulidae
Genro: Regolo Regulus
Specio: Tajvana regolo
Regulus goodfellowi
(Ogilvie-Grant, 1906)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Troviĝo redakti

Tiu birdo kutime loĝas en ĉiamverdaj koniferaj arbaroj de insulo en malvarma zono de montoj, kie estas tre kutima 2.500 m kaj pli. Ĝi estis troviĝita inter 2.000 m kaj 3.700 m. Montaroj Alishan, Tayuling, Hehuanshan, Yu Shan, kaj altaj areoj de Anmashan estas bonaj lokoj por ĝia vivo.

Aspekto redakti

La birdo estas etakorpa kaj resemblas birdojn de familio silviedoj. Ĝia tuta longeco estas 9 cm. La supro de la birda kapo estas flavoranĝa, kun nigraj kronaj strioj. Ĉi flav-oranĝa korono sur la kapo estas la ĉefa distingaĵo, kiu donas la nomo al la birdo. Ĉirkaŭ nigraj okuloj birdo havas blankan plumojn.

Nutrado redakti

La konduton de la tajvana regolo estas unuavice insectivora kaj ĉi birdo estas ofte videbla kiel esplorserĉas insektojn kaj iliajn larvojn sur la branĉoj, folioj kaj ĉe iliaj bazoj en koniferaj arbaroj. Ĝi ŝvebas kaj eltiras, de folioj ĝis trunko. Semoj de trudherboj kaj beroj ankaŭ kreas foje manĝaĵon. La birdo estas tre elektema al kiu speco de arbo ĝi alkroĉadas dum la serĉado de manĝaĵo kaj kutime preferas coniferajn arbojn (ĉiamverdajn). Ili kutime vivas alte en la arbokronoj sed foje povas kuraĝi descendi en pli malaltajn arbedojn kaj arbustoj.

Vivmanieroj redakti

Regoloj estas aktivaj kaj malpaciencaj birdoj, saltetadantaj kaj flirtanta en la baldakeno de branĉaro. Ĉi tiu vigla kantbirdo estas plejparte sola, sed povas movi de loko al loko aktive en malgrandaj, malstreĉaj, ne densaj birdaretoj kun birdoj de sia propra specio aŭ kun Nigra paruo kaj Eŭropa sito. La flugo de la birdo estas iom malforta kaj sibla.

Voĉo redakti

La birda voĉo estas bona akra, penetra, alt-intensa, kiu tipe sonas kiel zi, zi ji. Kvankam la voĉo de birdo estas tre brua, estas bele mola kaj pro tio ne estas kutime distinginda de grandaj distancoj.

Bredado redakti

La bred-biologio de ĉi tiu orientalisa specio estas ne bone sciata.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj (angle) redakti