La arekacojpalmoj[2] (latine Arecaceae, antaŭe PalmaePalmaceae) estas planta familio el angiospermoj (unukotiledonoj) kaj la sola familio el la ordo arekaloj, kiu jam estis disvastiĝanta antaŭ ĉirkaŭ 70 milionoj da jaroj en la kretotempo. Ili estas plurjaraj, unuseksaj aŭ hermafroditaj, lignecaj plantoj, kun karakterizaj folitufo. La palmoj apartenas al la unukotiledonaj florplantoj kaj pliiĝas per semoj. La familio de la palmoj havas laŭ aktuala taksado preskaŭ 190 genrojn kaj ĉirkaŭ 2530 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas areko[2]. La infloresko estas spadiko, kovrita parte per spato, la folio estas kunmetita aŭ dividita.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arekacoj
Cocos nucifera
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: arekaloj Arecales
Familio: arekacoj Arecales
Bercht. & J.Presl [1]
areko Areca
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Arenga pierzasta

Inter la palmacoj troviĝas la plej longa folio (25 metroj ĉe palmoj de genro Raphia), la plej granda grajno (ĝis 20 kg ĉe Sejŝelpalmo), same kiel la plej granda infloresko (ĉe genro Corypha kun 10 milionoj floroj je infloresko) de la planta regno.

Disvastiĝo redakti

La palmoj preferas la akvoriĉajn kaj varmajn regionojn, tiel ili troviĝas plej ofte en la tropikoj kaj subtropikoj, en pli malvarmetaj regionoj kreskas nur kelkaj specioj, ekz. la mielpalmo. Ĝi kreskas ĝis super marnivelo de 4000 metroj.

Taksonomio redakti

 
subfamilio Calamoideae: Raphia australis
 
subfamilio Nypoideae: Nypa fruticans
 
subfamilio Coryphoideae: nanopalmo
(Chamaerops humilis)
 
subfamilio Coryphoideae: Washingtonia filifera
 
subfamilio Coryphoideae: Brahea armata
 
subfamilio Ceroxyloideae: Ravenea rivularis
 
subfamilio Arecoideae: Kuba reĝapalmo (Roystonea regia)
 
subfamilio Arecoideae: Dictyosperma album

La familia nomo Arecaceae estis publikigita en 1820 fare de Friedrich von Berchtold kaj Jan Svatopluk Presl en O Prirozenosti Rostlin, paĝo 266. La malnova familia nomo Palmae estis publikigita en 1789 fare de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum, p. 37, .[4][5]

La sistematiko de la Arekacoj estis en la lastaj jaroj molekulgenetike esplorita, ĉe kiu multaj longe ekzistantaj grupoj estis konfirmitaj. 2005 estis publikigita resuman klasifikadon de la familio.[6] La ĉi tie uzata sistematiko estas malgrave ŝanĝita versio publikigita en Genera Palmarum en la jaro 2008:[7]

  • subfamilio Nypoideae

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (3 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[9]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Uzado redakti

Palmo estas valora kultivplanto en multaj regionoj. Oni povas ties parton multflanke eluzi, prilabori:

nutraĵo redakti

Ĉe ĉirkaŭ 100 palmoj, la fruktoj estas manĝeblaj (daktilpalmo, palmirpalmo); ĉe aliaj specioj manĝeblas parto de frukto (kokosnukso, betelnukso, palmirpalmo). La manĝebla parto de palmtrunko estas nomata ankaŭ palmokoro, el la interno de palmotrunko de kelkaj specioj estas elgajnebla saguo. La suko (kaj eĉ la fruktokarno) de la palmoj estas uzeblaj por produkti trinkaĵojn aŭ esktrakti el ili sukeron. Per ties fermentado estiĝas palmovino. Kelkaj palmaj floroj allogas abelojn, tiel oni povas kolekti palmomielon.

Aliaj materialoj redakti

Oni povas ankaŭ fari materialojn kiel palmofibroj, palmoleoj kaj palmovaksoj, "planta eburo" (el la „Phytelephas”-specioj).

Konstrumaterialoj redakti

En multaj landoj, palmo estas bazmaterialo por domkonstruo, kiam oni uzas la trunkojn kiel lignon kaj la akvoforkondukajn foliojn al la tegmento. Oni produktas el rotangpalmo la ratan-meblojn.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Arecales ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 areko en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Arecaceae ĉe The Plant List
  4. Arekacoj ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  5. The name "Palmaceae" is not accepted because the name Arecaceae (and its acceptable alternative Palmae, ICBN Art. 18.5 Arkivigite je 2006-05-24 per la retarkivo Wayback Machine) are conserved over other names for the palm family.
  6. John Dransfield, Natalie W. Uhl, Conny B. Asmussen, William J. Baker, Madeline M. Harley, Carl E. Lewis: A New Phylogenetic Classification of the Palm Family, Arecaceae. Kew Bulletin, volumeno 60, 2005, paĝoj 559–569. (JSTOR)
  7. John Dransfield, Natalie W. Uhl, Conny B. Asmussen, William J. Baker, Madeline M. Harley, Carl E. Lewis: Genera Palmarum. The Evolution and Classification of Palms. dua eldono. Royal Botanic Gardens, Kew 2008, ISBN 978-1-84246-182-2, S. 138 f.
  8. Rodrigo Bernal, Gloria Galeano: Sabinaria, A New Genus of Palms (Cryosophileae, Coryphoideae, Arecaceae) from the Colombia-Panama border. en: Phytotaxa. volumeno 144 (2), 2013. paĝoj. 27–44.
  9. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  10. kalamo en PIV ĉe vortaro.net
  11. kokoso en PIV ĉe vortaro.net
  12. eleo en PIV ĉe vortaro.net
  13. metroksilo en PIV ĉe vortaro.net
  14. feniko en PIV ĉe vortaro.net
  15. rafio en PIV ĉe vortaro.net