La boraso[1] (Borassus), ankaŭ nomata palmiro-palmo[mankas fonto] estas genro de ses specioj de ventumilpalmoj, indiĝena al tropikaj regionoj de Afriko, Azio kaj Nov-Gvineo. Ili estas altaj palmoj, kapablaj kreski eĉ ĝis 30 m. La folioj estas longaj, ventumilformaj, 2 ĝis 3 metrojn longaj. La floroj estas malgrandaj, en densaj grapoloj, el kiuj formigas grandaj, brunaj, rondecaj fruktoj.

Borassus flabellifer en Kamboĝo

Specioj redakti

  • Borassus aethiopum - afrika Palmiro-palmo (tropika Afriko)
  • Borassus akeassii - la Palmiro-palmo de Ake Assi (okcidenta Afriko)
  • Borassus flabellifer - azia Palmiro-palmo/Lontar-palmo/Doub-palmo/Mara kokoso/Sugarpalmo (suda Azio kaj sudorienta Azio)
  • Borassus heineanus – Nov-Gvinea Palmiro-palmo (Nov-Gvineo)
  • Borassus madagascariensis - Madagaskara Palmiro-palmo (Madagaskaro)
  • Borassus sambiranensis – Sambirana palmiro-palmo (Madagaskaro)

Kultivado kaj uzoj redakti

Palmiro-palmoj estas ekonomie utilaj, kaj vaste kultivitaj en tropikaj regionoj. La palmiro-palmo longe estis unu el la plej gravaj arboj de Kamboĝo kaj Hindio, kie ĝi havas pli ol 800 uzojn. La folioj estas utiligitaj por tegmentado, matoj, korboj, ventumiloj, ĉapeloj, ombreloj, kaj kiel skribada materialo. En Kamboĝo, la arbo estas nacia flaŭrosimbolo/emblemo, kiu videblas kreskanta ĉirkaŭ Angkor Ŭat. La sukeropalmo povas vivi pli ol 100 jarojn.

En antikva Indonezio kaj antikva Hindio, la folioj estis utiligitaj kiel papero por skribi, kiel speco de papiruso. En Hindio, folioj de taŭga grandeco, formo kaj teksturo, kaj sufiĉa matureco estas elektitaj. Ili poste estas konservitaj per bolado en salakvo kun kurkuma pulvoro. La folioj poste estas sekigitaj; kiam ili estas sufiĉe sekaj, la surfacoj de la folioj estas brilpoluritaj kun pumika ŝtono. Tiam ili estas tranĉitaj je la konvena grandeco kaj turigas unu angulon. Ĉiu folio havos kvar paĝojn. La skribo estas farita per grifelo. La skribo estas de tre kursiva kaj interligita stilo. La folioj tiam estas ligitaj kiel faskoj.

Oni uzas la tigojn por fari barilojn kaj por pretigi fortan, ledecan fibron taŭgan por ŝnuraro kaj brosoj. La nigra konstruligno estas malmola, peza, kaj daŭrema kaj estas tre aprezita por konstruo, kiel ekzemple por varfo-palisvicoj.

 
juna palmo de Borassus aethiopum

La arbo ankaŭ produktas multajn specojn de manĝaĵo. La junaj plantoj estas kuiritaj kiel legomo aŭ rostitaj kaj marteladitaj por fari manĝon. La fruktoj estas manĝitaj rostitaj aŭ krudaj, kaj ankaŭ la junaj, ĵeleecaj semoj estas manĝitaj. Sukereca suko, nomita grogo, povas esti akirita de la juna infloresko, aŭ masklaj aŭ inaj. Palmovino estas nomita ""kallu (కల్లు)" en la telugua. La palmosuko estas fermentita por fari trinkaĵon nomitan arako, aŭ ĝi estas densa al kruda sukero nomita palmosukero. Ĝi estas nomita Gula Jawa (java sukero) en Indonezio kaj estas vaste uzita en la java kuirarto. La radikoj povas esti sekigitaj por formi malmolan maĉeblan manĝeton. Krome, la arbosuko estas prenita kiel laksigilo, kaj medikamentaj valoroj estis atributitaj al aliaj partoj de la planto.

En tamila kulturo redakti

La Palmiro-arbo estas la oficiala arbo de Tamilnado. En tamila kulturo ĝi estas nomita karpaha, "Nungu" "ĉiela arbo", kaj estas tre respektata ĉar ĉiuj ĝiaj partoj povas esti uzataj. La ĵus ĝermitaj semoj formas karnoplenajn ĝermojn sub la surfaco kiu povas esti boligita kaj manĝita kiel fibreca, nutriga manĝaĵo. La malmola ŝelo de la ĝermita semo ankaŭ estas tranĉebla malfermante eksteren la krustecan kernon kiu gustumas kiel trapo sed estas pli dolĉa. La matura fibreca ekstera tavolo de la fruktoj estas manĝebla post bolado aŭ rostado. Kiam la frukto estas delikata, la kerno ene de la malmola ŝelo estas manĝebla ĵeleo kiu estas freŝiganta kaj riĉa je mineraloj. Kiam la krono (pinto) de la arbo, el kiu krekas la folioĝermoj estas tranĉita, oni ricevas manĝeblan kukon. Sur sekigitaj palmfolioj oni kutimis skribi manuskriptojn en la antikvaj tempoj.

Referencoj redakti