Wodyetia bifurcata (ebla esperantigo vulpovosta palmo) estas specio de palmo en familio de Arekacoj, hejma en Kvinslando, Aŭstralio. Ĝi estas la sola specio de la genro Wodyetia kaj estas tre alloga palmo kun longaj (2-3 m) plumaspektaj folioj kaj ĝis 10 m alta kun griza trunko. Ĝi produktas grandajn (proksimume grandecon de anas-ovo) oranĝajn fruktojn. Plejparto de la mondo ne konsciis pri la ekzisto de ĉi tiu 'sensacia' palmo ĝis 1978, kiam aborigeno alportis ĝin al botanikistoj kaj al atento de la mondo. Komence oni eĉ krime kolektis fruktojn, semojn de la palmo por vendi en la nigra merkato. Post disvastiĝo de la palmo dismonde, tiu misagado ĉesis.

Priskribo redakti

  • Infloresko: Tigo de blankaj floroj devenas de la bazo de la krontrunko.
  • Foliaro: Vario de verdaj koloroj; de profunda verdo ĝis helverdaj koloroj. Ĝi ricevis sian pli ofte konatan aŭstralian-anglan nomon pro aspekto de sia foliaro, kiu estas en formo de vulpovosto.
  • Frukto: 2 colojn longa. De oliva verdo al verdo en la fruaj stadioj, oranĝe ruĝa kiam matura.
  • Trunko: Simile al tiu de la reĝa palmo, trunko de la vulpovosta palma estas glata, maldika kaj mempuriga, atingante altecojn de ĉirkaŭ 9 m. La trunko estas ankaŭ tre ringa, de malhelruĝa ĝis malhelgriza koloro, kio malrapide fariĝas pli blanka. La krontrunko de la vulpovosta palmo estas malhelverda kaj infloreskoj kreskas el ties bazo.

Ekologio kaj habitato redakti

La vulpovosta palmo estas hejma en la tre malgranda parto de Aŭstralio, originale dekorante la rokkovritajn, gruzajn montetojn de la montara sistemo Cape Melville, tute ene de la Nacia Parko Cape Melville.

La areo estas rekonita pro sia riĉa biodiverseco.